Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLaŭdi modelojn en epidemia batalo: marde, la 8an de septembro 2020, ĉina prezidanto Xi Jinping enmanigis Medalojn de la Respubliko kun la nacia honora titolo en la Granda Popola Halo. Prezidanto Xi ankaŭ faris paroladon en la kunveno. Oni observis momenton de silento por ĉiuj mortintoj pro la kronvirusa malsano. Fama fakulo pri spirmalsanoj Zhong Nanshan ricevis la Medalon de la Respubliko, la plej altan ŝtatan honoron. La nacia honora titolo, "la Popola Heroo", estis donita al tri aliaj elstaraj medicinaj profesiuloj:- Zhang Boli, fakulo pri tradicia ĉina medicino, kiu prezidis la esploron pri kuracado de la kronvirusa malsano per kombinado de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino, Zhang Dingyu, estro de la hospitalo Jinyintan taskita pri kuracado de la kronvirusa malsano en Uhano , kaj Chen Wei, sciencisto pri milita medicino, kiu akiris grandajn atingojn en baza esploro kaj ekspluatado de la vakcino kaj protekta medikamento pri la kronvirusa malsano. Krome, multe da individuoj kaj organizoj estis laŭdataj pro iliaj roloj en la batalo kontraŭ la epidemio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Protektismo kaj unuflankismo: antau nelonge, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, diris en Francio, ke “la malkonsento inter Ĉinio kaj Usono ne estas pri povo nek pri pozicio aŭ sociaj sistemoj, sed pri persisto ĉe multflankismo aŭ unuflankismo kaj pri praktiko de kungajna kunlaboro aŭ nul-suma ludo". En la pasintaj du jaroj gvidate de protektismo kaj unuflankismo, Usono retiriĝis el kelkaj multflankaj internaciaj organizoj kaj rifuzis plenumi respondecon kiel granda lando, kaj aliflanke ĝi intencis atribui la enlandan ekonomian malekvilibron al aliaj landoj, provokis komercajn disputojn kun diversaj landoj kaj lanĉis komercan kaj teknologian militojn kontraŭ Ĉinio. Bedaŭrinde, eĉ la eksplodo de la kronvirusa epidemio ne povis moderigi la impulson de Usono al plua subpremado kontraŭ Ĉinio sed intensigis la tendencon. Usonaj politikistoj kalumniis la klopodojn de Ĉinio por la batalo kontraŭ la epidemio, ĵetis kulpon sur Ĉinion kaj limigis ĉinajn entreprenojn. Rilate al gravaj demandoj, Usono fojfoje provokis Ĉinion kaj subfosis la plej gravajn duflankajn rilatojn en la mondo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Manifestacioj en Bulgario: merkrede, la 2an de septembro [2020], la alfrontiĝoj inter la bulgara polico kaj manifestaciantoj kaŭzis pli ol 45 vunditojn, dum la Parlamento kunsidis por komenci diskutadon pri projekto de nova konstitucio post du semanoj da kontraŭ-registaraj kunvenoj. La polico pafis grenadojn kun ploriga gaso kaj arestis 35 personojn. La manifestaciantoj ĵetis ovojn, pomojn kaj rubaĵojn al la parlamento. Temis pri la unua tago markita de perforto de post la komenciĝo en julio de ĉiutagaj manifestacioj kontraŭ koruptado. Merkredon [02 sep 2020], la bulgara prezidento Rumen Radev alvokis la registaron, ke ĝi demisiu, responde al la petoj de miloj da manifestaciantoj, kiuj deziras la demision de Ĉefministro Bojko Borisovkaj de ĝenerala prokuroro Ivan Geŝev. Ili akuzas ambaŭ, ke ili ebligas oligarkian mafion regi la landon. De preskaŭ du monatoj, la manifestaciantoj blokas la vojojn kaj organizas ĉiutagajn manifestaciojn en la ĉefurbo, Sofio, kaj en aliaj urboj. Cele akiri subtenon de naciisma organizaĵo, la konservativuloj konsentis interalie enskribi en la novan konstitucion, se ĝi estos adoptita, ke geedziĝo estas ekskluzive unuiĝo inter viro kaj virino. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)