Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoJemeno atakis la ĉef-urbon de Saud-Arabio: ĵaŭde, la 10an de septembro 2020, la hutia movado, batalanta en Jemeno kontraŭ koalicio gvidata de Saud-Arabio, raportis pri sukcesa atako kontraŭ Rijado, ĉefurbo de Saud-Arabio. La ribeluloj uzis misilojn kaj spavojn kaj asertas, ke ili sukcesis trafi plurajn gravajn celojn. Saud-Arabio deklaris, ke ĝi sukcesis rebati la atakon. Hutia proparolanto diris, ke "La atako estas respondo al la konstanta kresko de streĉecoj kaj daŭra blokado de nia lando fare de la malamiko". Li promesis daŭrigi la atakojn se Saud-Arabio ne ĉesigos la militadon en lia lando. Ĉi-semajne tio estas jam kvara atako de la hutioj kontraŭ Saud-Arabio. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Daŭra minaco de Trump al Kubo: ĵaude, la 10an de septembro 2020, la usona prezidento Donald Trump, renovigis por unu plia jaro la tiel nomatan "Leĝon prikomerco kun la malamiko", statuton el la jaro 1917, kiu fundamentas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo. Trump deklaris: “Mi decidis, ke estas afero de nacia intereso de Usono ampleksigi tiujn ĉi regulojn kontraŭ Kubo por unu plian jaron”. Krome, la ŝtatestro ampleksigis siajn povojn por doni al si la liberecon agi rilate al la plenumo de tiu sieĝo kaj rilate al transdono de permesoj por individuaj transakcioj. Donald Trump devis decidi antaŭ la 14a de septembro, ĉu longigi la limigojn kontraŭ Kubo sub la nomata Leĝo el 1917, kiun uzis Prezidento John Kennedy siatempe, kiam en 1962 li decidis trudi sieĝon kontraŭ Havano, kaj de tiam, la sekvaj dek prezidentoj ĝin renovigis. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Solidara kun la rifuĝintoj: lunde, la 7an de septembro 2020, en Germanio, pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj) pri helpo al rifuĝintoj instalis antaŭ la konstruaĵo de Reichstag en Berlino 13000 seĝojn por postuli evakuadon de la troloĝataj kampadejoj de migrantoj en Grekio, interalie tiu de Moria, sur la insulo Lesbo. La 13000 seĝoj simbolas la personojn, kiuj vivas en katastrofaj sanitaraj kondiĉoj en Moria, ĉefa kampadejo de migrantoj en Grekio, precizigis la organizantoj de la manifestacio. Situinta apud la Brandenburga pordego, Reichstag loĝigas Bundestag, la germanan federacian parlamenton. Tiuj malplenaj seĝoj memorigas, ke la komunumoj kaj la germanaj regionaj Landoj, kaj ĉefe la urbo Berlino, sin deklaris pretaj akcepti migrantojn detenitajn en tiuj nesalubraj kampadejoj sur la grekaj insuloj. Tamen, de post la jarkomenciĝo, nur 465 migrantoj estis evakuitaj el tiuj kampadejoj al Germanio, aparte malsanaj infanoj kaj iliaj familioj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)