Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMalsamaj reagoj al la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barejno kaj Israelo: vendrede, la 11an de septembro 2020, Usono, Israelo kaj Barejno publikigis komunan deklaron, anoncantan, ke Israelo kaj Barejno konsentis starigi ĉiomajn diplomatiajn rilatojn. La internacia komunumo malsame reagis al tio. Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riyadal Malki anoncis revoki sian ambasadoron el Barejno por diskuti kiel preni necesajn paŝojn por respondi al la decido de Barejno. La palestina gvidantaro tiutage publikigis deklaron por forte rifuzi kaj kondamni la interkonsenton atingitan de Barejno kaj Israelo sub la mediacio de Usono. La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, kiu severe kondamnis la renormaliĝon de la barejna-israelaj rilatoj kaj diris, ke tio estas hontinda kaj humiliga ago senkonsidera pri la malfacila stato de la palestina popolo. La turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke Turkio esprimas fortan kondamnon kaj maltrankvilon pri la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barejno kaj Israelo. La deklaro diras, ke la decido malobservas la promesojn faritajn laŭ la Araba Paca Iniciato kaj la Organizo de Islama Kunlaboro. Egipta prezidento Abdel-Fattah Sisi bonvenigis la interkonsenton de Barejno kaj Israelo. Li diris en sia konto en socia retejo, ke li alte taksas tiun ĉi gravan paŝon faritan al paco kaj stabileco en Mez-Oriento kaj atendas justan kaj eternan solvon de la palestina demando. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Interkonsento inter Barato kaj Ĉinio: vendrede, la 11an de septembro 2020, la ministroj pri eksteraj rilatoj de Barato kaj Ĉinio subskribis komunan deklaron, laŭ kiu iliaj trupoj devas fortiriĝi de la disputataj terenoj en Himalajo por fini longdaŭran konfrontiĝon. Ĉina ministro Wang Yi kaj lia barata kolego Subrahmanyam Jaishankar renkontiĝis en Moskvo, Rusio, kaj priparolis la streĉan aferon, kiu jam kaŭzis pereon de dekoj da militistoj kaj premon sur ĉinajn firmaojn en Barato. La landlima konflikto inter Barato kaj Ĉinio daŭras ekde la sendependiĝo de Barato. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Jemeno atakis la ĉef-urbon de Saud-Arabio: ĵaŭde, la 10an de septembro 2020, la hutia movado, batalanta en Jemeno kontraŭ koalicio gvidata de Saud-Arabio, raportis pri sukcesa atako kontraŭ Rijado, ĉefurbo de Saud-Arabio. La ribeluloj uzis misilojn kaj spavojn kaj asertas, ke ili sukcesis trafi plurajn gravajn celojn. Saud-Arabio deklaris, ke ĝi sukcesis rebati la atakon. Hutia proparolanto diris, ke "La atako estas respondo al la konstanta kresko de streĉecoj kaj daŭra blokado de nia lando fare de la malamiko". Li promesis daŭrigi la atakojn se Saud-Arabio ne ĉesigos la militadon en lia lando. Ĉi-semajne tio estas jam kvara atako de la hutioj kontraŭ Saud-Arabio. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)