Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa fajro-diablo: antaŭ nelonge, la germana ĉiusemajna magazino Der Spiegel publikigis artikolon kun rimarkinda titolo: "La fajro-diablo". Ĝi montras Donald Trump kun lumigita alumeto en la mano, fone de fajraj flamoj de tumulto, kun bildo de manifestaciantoj kaj sekurecaj policanoj. La morto de George Floyd estigis protestan ondon en Usono kaj en la mondo. Donald Trump instigas malamon por distri de sia propra fiasko - kaj li uzas kritikindajn metodojn por certigi sian reelekton. Germanoj estas pli maltrankvilaj pri la politiko de Donald Trump ol pri la pandemio: lastatempe, la plej granda asekura firmao de Germanio R+V (Raiffeisen- und Volksbanken Versicherung) publikigis jaran liston, pri kio la germanoj estas la plej maltrankvilaj. La rezulto montris, ke la detrueco de politikoj de la usona registaro gvidata de Donald Trump okupas la unuan lokon en la listo, kaj la elekto de malsaniĝo pro la nova kronviruso okupas nur la 17an lokon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia kaj Der Spiegel)

Polica perforto en Kolombio: vendrede, la 11an de septembro 2020, almenaŭ 10 personoj mortis kaj pli ol 403 estis vunditaj dum protestoj okazintaj en kelkaj kolombiaj urboj pro la mortigo de la advokato Javier Ordóñez de policistoj, kiuj uzis elektran armilon kontraŭ li. Dume la prezidento Iván Duque “alvokis al trankvilo , sereneco kaj fido je la institucioj, por ke la aŭtoritatuloj rapide solvu la okazaĵojn”. Pasintmarde [08 sep 2020], la advokato estis arestita de la polico pro malplenumo de la kvarenteno. La video diskonigita de atestintoj montras, kiel du policistoj senmovigis lin surplanke kaj pafis la elektran tuŝilon, spite al liaj petoj haltigi tiun agon. Ordoñez kaj alia amiko estis arestitaj kaj, laŭ la amiko, en la policejo la oficiroj “batadis lin forte”. Post la perforta aresto, Ordóñez estis enhospitaligita, kie li poste forpasis, kiel oni informis la familion. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Malsamaj reagoj al la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barejno kaj Israelo: vendrede, la 11an de septembro 2020, Usono, Israelo kaj Barejno publikigis komunan deklaron, anoncantan, ke Israelo kaj Barejno konsentis starigi ĉiomajn diplomatiajn rilatojn. La internacia komunumo malsame reagis al tio. Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riyadal Malki anoncis revoki sian ambasadoron el Barejno por diskuti kiel preni necesajn paŝojn por respondi al la decido de Barejno. La palestina gvidantaro tiutage publikigis deklaron por forte rifuzi kaj kondamni la interkonsenton atingitan de Barejno kaj Israelo sub la mediacio de Usono. La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, kiu severe kondamnis la renormaliĝon de la barejna-israelaj rilatoj kaj diris, ke tio estas hontinda kaj humiliga ago senkonsidera pri la malfacila stato de la palestina popolo. La turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke Turkio esprimas fortan kondamnon kaj maltrankvilon pri la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barejno kaj Israelo. La deklaro diras, ke la decido malobservas la promesojn faritajn laŭ la Araba Paca Iniciato kaj la Organizo de Islama Kunlaboro. Egipta prezidento Abdel-Fattah Sisi bonvenigis la interkonsenton de Barejno kaj Israelo. Li diris en sia konto en socia retejo, ke li alte taksas tiun ĉi gravan paŝon faritan al paco kaj stabileco en Mez-Oriento kaj atendas justan kaj eternan solvon de la palestina demando. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)