Teksto | Kontraŭ-maska frenezo: sabate, la 29an de aŭgusto 2020, en Berlino kaj Londono, Vieno kaj Zuriko, kaj en pluraj aliaj grandaj urboj tra Eŭropo estis organizitaj manifestacioj kontraŭ la surhavo de maskoj. La plej ampleksa kolektiĝo okazis en Berlino. Ĉirkaŭ 38 000 personoj manifestaciis ĉe la Brandenburgo-Pordo. Inter la skeptikuloj de Covid-19 [Kovim-19] troviĝis miksaĵo de skeptikuloj pri la kronviruso, komplotismaj teoriuloj kaj kontraŭ-vakcinaj aktivuloj – ankaŭ ĉeestis membroj de la germana ekstremdekstra medio. La manifestacio estis finfine disigita de la polico post du horoj pro senrespekto de la sanitaraj aranĝoj. En Londono, mil manifestaciantoj kontraŭ la trudizoliĝo, kontraŭ la vakcinoj kaj kontraŭ la maskoj, postulis finon de la sanitaraj aranĝoj de la registaro, kaj la rajton esti trafita de Covid-19 – "se ĝi ekzistas", ili diris – sen interveno de la Ŝtato. En Parizo, 200 ĝis 300 personoj protestis kontraŭ deviga surhavo de maskoj. La manifestaciantoj, inter kiuj kelkaj svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribite "Haltigu la mensogojn", estis rapide ĉirkaŭitaj de la polico, kiu monpunis per ĝis 135 eŭroj tiujn, kiujn ne surhavis maskon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)
Greta Thunberg revenis al lernejo: lunde, la 24an de aŭgusto 2020, sveda ekologia aktivulino Greta Thunberg sciigis, ke ŝi revenas al la lernejo, kiun ŝi forlasis antaŭ unu jaro por sia tutmonda kampanjo celinta haltigi la klimatan ŝanĝon. La 17-jara junulino publikigis en Tvitero sian foton surbicikle kaj kun lerneja dorsosako. Lastan fojon ŝi vizitis la lernejon en junio 2019, post kio komenciĝis ŝia vojaĝado tra la mondo, dum kiu ŝi paroladis ĉe diversaj ekologiaj kaj politikaj kunvenoj kaj renkontiĝis kun altranguloj kaj famuloj, postulante "komplete kaj tuj" ĉesigi elminadon de fosiliaj brulaĵoj kaj transiri al daŭripova disvolviĝo kaj akuzante ŝtatestrojn pri ignorado de alproksimiĝanta tutmonda katastrofo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)
De malgranda vilaĝo al Socialisma metropolo: antaŭ unu jaro, Ĉinio refoje faris planon por subteni la urbon Shenzhen [Shēnzhèn 深 圳 [ʂə̄nʈʂə̀n]] konstrui ekzemplan regionon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Tio signifas, ke la internacia urbo, kiu disvolviĝis el malgranda vilaĝo, fariĝis metroplo de la nova epoko. Tio ankaŭ prezentas la firman decidon de Ĉinio antaŭenigi reformadon kaj malfermon sur pli nova starpunkto, pli alta nivelo kaj pli longperioda celo. Danke al la disvolviĝo en la lastaj 40 jaroj, Shenzhen, la unua speciala ekonomia zono de Ĉinio, jam fariĝis simbolo de reformado kaj malfermo de Ĉinio. “Shenzhen estas emerĝanta urbo kun plena vigleco de novigo kaj fierinda sukceso”, diris germana ĉefministro Angela Merkel ['mɛrkl̩] en 2018 dum sia vizito al serio da teknikaj entreprenoj en la urbo, inkluzive de la kompanio Siemens pri bildoformado per magneta resonanco. Unu monaton poste la tiama franca ĉefministro Édouard Philippe [ˈedwaʁ fiˈlip] diris dum vizito al Ĉinio, “Shenzhen reprezentas direkton de disvolviĝo de Ĉinio”. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia) |