Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-09-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoJoe Biden kritikas la politikon de Donald Trump pri Kubo: ĵaŭde, la 3an de septembro 2020, la demokrata kandidato al la usona prezidanteco, Joe Biden, elstarigis la fiaskon de Donald Trump en sia politiko al Venezuelo kaj promesis repreni la nivelon de diplomatiaj rilatoj ekzistintaj kun Kubo dum la registaro de Barack Obama. Dum intervjuo Biden esprimis ke la katastrofaj politikoj de la Blanka Domo faciligis ke la venezuela prezidento, Nicolás Maduro, iĝu pli forta. Por Biden, la “malkohera” fokuso de Donald Trump apartigas la internaciajn partnerojn, subfosante la kaŭzon de la demokratio, kaj lia politiko ne sukcesis mildigi la homan suferon de milionoj da venezuelanoj. Aliflanke, Biden parolis pri la sieĝo kontraŭ Kubo flanke de Usono kaj emfazis ke, se li estus elektita, li reprenus la politikojn starigitajn de la tiama prezidento Barak Obama kaj laborus por riparigi la rilaton inter Vaŝingtono kaj Havano, kiu estis malfortigitaj kun la alveno de Trump al la Blanka Domo. La demokrata kandidato diris: “Mi renversus la fiaskajn politikojn de Trump, provokintajn damaĝojn al la kubanoj kaj ties familioj. Trump nenion faris por impulsi la demokration kaj la homajn rajtojn”. Laŭ la rezultoj de la ĵus faritaj enketoj pri la elekta panoramo en Usono, la demokratoj antaŭiras la respublikanojn pri voĉdona intenco je tutlanda nivelo. Trump mem agnoskis, ke li povos perdi al Biden. Laŭ la analizistoj, la kandidato de la respublikanoj povos uzi kiun ajn “manovron” por venki la 3an de novembro [2020]. La administracio de Trump alfrontas kritikojn pro la mastrumo de la kronvirusa pandemio kaj ankaŭ pro la respondoj fronte al kontraŭrasismaj protestoj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Ĉinio kaj la Dua Mondmilito: la 3a de septembro 2020 markas la 75an datrevenon de la venko en la Dua Mondmilito kontraŭ faŝismo kaj la 15a de aŭgusto markas la 75an datrevenon de senkondiĉa kapitulaco de Japanio. Tamen en la historiaj materialoj de Eŭropo pri la Dua Mondmilito, la lasta estis ofte ignorata. Al multaj orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio, la 15a de aŭgusto estas memorinda tago de venko. Antaŭ dekoj da jaroj, la invada milito lanĉita de Japanio kaŭzis seriozan detruon al orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio. Dum la milito la japana armeo eĉ faris vivmedicinan eksperimenton al militkaptitoj kaj civitanoj de Ĉinio. La agaĉo estas sama ol tiu de naziistoj. Estas historio plena de doloro por Ĉinio. En la milito mortis kaj vundiĝis pli ol 30 milionoj da ĉinaj armeanoj kaj civiluloj, malpli multe ol nur de Sovetunio. La historio estas ege grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por Sud-Koreio, Filipinioj kaj Singapuro. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĉu Kremla venenado? La novaĵ-agentejo Associated Press (AP) raportis la 20an de aŭgusto 2020, ke rusia opoziciulo Aleksej Naval’nij [Алексей Нава́льный], unu el la plej publikaj kritikistoj de Vladimir Putin, kuŝis en komato en hospitalo, viktime de tio, kion diris liaj aliancanoj, ŝajnas esti venenado kreita de Kremlo. La 44-jaraĝa Naval’nij malsaniĝis dum flugo reen al Moskvo de la siberia urbo Tomsk kaj estis prenita al hospitalo, post kiam la aviadilo krize surteriĝis en Omsko. Poste, la organizo de Naval’nij aranĝis transloki lin al Germanio por kuracado. Ili diris al radiostacio, ke li certe konsumis venenon en la teo, kiun li trinkis en flughavena kafejo antaŭ ol eniri la aviadilon. Dum la flugo li iris al la necesejo kaj perdis konscion, kaj estis en komato kaj poste sub ventolilo en grava stato ekde tiam. Kelkaj opoziciaj personoj en Rusio rapide sugestis implikiĝon de Kremlo. Pjotr Verzilov [Пётр Верзи́лов], membro de la protesta grupo Pussy Riot, kiu finis intensan prizorgon en malsanulejo post suspektata veneniĝo en 2018, diris: "Ni certas, ke la solaj homoj, kiuj kapablas celi Naval’nij aŭ min, estas rusiaj sekurecaj servoj kun definitiva permeso de la rusa politika gvidantaro.". Li aldonis: "Ni kredas, ke Putin sendube estas homo, kiu donis tiun permeson en ĉi tiu situacio. (Laŭ raporto de Associated Press – AP)