Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDonald Trump konfesis, ke li planis murdon de la prezidento de Sirio: marde, la 15an de septembro 2020, Usona Prezidento Donald Trump rakontis, ke en 2017 oni proponis al li, ke oni murdu Prezidenton de Sirio Baŝar al-Asad, sed li rezignis pri la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Nun la prezidento diris, ke li ne bedaŭras, ke li ne ordonimortigi sian sirian samroluon kaj ke li povintus fari tion iam ajn, se li dezirus. La 16an de septembro la registaro de Sirio reagis al la konfeso de Donald Trump kaj deklaris: La konfeso pri tia paŝo fare de Trump konfirmas, ke la administracio de Usono estas fripona kaj eksterleĝa ŝtato kaj sekvas la samajn taktikojn de teroristaj grupoj kun murdoj kaj atencoj, sen konsideri iun ajn juran, humanitaran aŭ moralan regon aŭ regulojn por atingi siajn interesojn en la regiono." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La fajro-diablo: antaŭ nelonge, la germana ĉiusemajna magazino Der Spiegel publikigis artikolon kun rimarkinda titolo: "La fajro-diablo". Ĝi montras Donald Trump kun lumigita alumeto en la mano, fone de fajraj flamoj de tumulto, kun bildo de manifestaciantoj kaj sekurecaj policanoj. La morto de George Floyd estigis protestan ondon en Usono kaj en la mondo. Donald Trump instigas malamon por distri de sia propra fiasko - kaj li uzas kritikindajn metodojn por certigi sian reelekton. Germanoj estas pli maltrankvilaj pri la politiko de Donald Trump ol pri la pandemio: lastatempe, la plej granda asekura firmao de Germanio R+V (Raiffeisen- und Volksbanken Versicherung) publikigis jaran liston, pri kio la germanoj estas la plej maltrankvilaj. La rezulto montris, ke la detrueco de politikoj de la usona registaro gvidata de Donald Trump okupas la unuan lokon en la listo, kaj la elekto de malsaniĝo pro la nova kronviruso okupas nur la 17an lokon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia kaj Der Spiegel)

Polica perforto en Kolombio: vendrede, la 11an de septembro 2020, almenaŭ 10 personoj mortis kaj pli ol 403 estis vunditaj dum protestoj okazintaj en kelkaj kolombiaj urboj pro la mortigo de la advokato Javier Ordóñez de policistoj, kiuj uzis elektran armilon kontraŭ li. Dume la prezidento Iván Duque “alvokis al trankvilo , sereneco kaj fido je la institucioj, por ke la aŭtoritatuloj rapide solvu la okazaĵojn”. Pasintmarde [08 sep 2020], la advokato estis arestita de la polico pro malplenumo de la kvarenteno. La video diskonigita de atestintoj montras, kiel du policistoj senmovigis lin surplanke kaj pafis la elektran tuŝilon, spite al liaj petoj haltigi tiun agon. Ordoñez kaj alia amiko estis arestitaj kaj, laŭ la amiko, en la policejo la oficiroj “batadis lin forte”. Post la perforta aresto, Ordóñez estis enhospitaligita, kie li poste forpasis, kiel oni informis la familion. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)