Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFidel Castro en Nov-Jorko: sabate, la 19a de septembro 2020, la 60a datreveno de la vizito de Fidel Castro al Nov-jorko kaj lia unua parolado en la Ĝenerala Asembleo de UN, estis prifestataj de solidaraj grupoj en Usono per virtuala forumo. La organizantoj de la forumo informis, ke la usona ĵurnalistino Rosemari Mealy, aŭtorino de la libro Fidel kaj Malcom X: memoroj de renkontiĝo, estis la moderatoro de la evento. Inter la partoprenontoj estis la konstanta reprezentantino de Kubo ĉe UN, Ana Silvia Rodríguez. De antaŭ 60 jaroj, la 26an de septembro, la tiama ĉefministro kuba parolis antaŭ la Ĝenerala Asembleo. Lia parolado, preskaŭ 5-hora, estas inter la plej longaj eldiritaj en UN, kaj ankaŭ unu el la plej kritikaj kaj fortaj kontraŭ la filozofio de milito kaj forrabado. La kondamno de pluraj agoj de la usona registaro kontraŭ la Kuba Revolucio kaj uzo de perforto estis la ĉefaj argumentoj de tiu parolado ofte aplaŭdataj. Iom post la venko de la Revolucio en Kubo, en januaro de 1959, Fidel alvenis al Nov-Jorko okaze de la Ĝenerala Asembleo, dum progresistaj transformoj okazantaj en la insulo levis malestimon en la potencaj sferoj de la norda lando. La kuba gvidanto kondamnis la hontigan trakton ricevitan en la hotelo Shelburne, kaj do li decidis ekloĝi kun la tuta insula delegitaro en la hotelo Theresa, situanta en Harlem, unu el la malriĉaj kvartaloj de tiu urbo. La usonaj aŭtoritatuloj ekskludis lin de kunsidoj kaj oficialaj renkontiĝoj, sed li trovis en Harlem,- en ties loĝantaro, afro-usonanoj plejmulte,- subtenon, admiron kaj varman akcepton. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Eŭropa Unio dialogas kun Ĉinio: Michael Borchmann, eksa estro
de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de la germana ŝtato Hessen kaj honora konsilisto de la departemento pri akcelo de investo en la ĉina Ministerio de Komerco, verkis artikolon pri la videokonferenco de la gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj Eŭropa Unio. Borchmann diris, “Laŭ mi, la 14a de septembro 2020 estas bona tago. Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis per videoligo kun gvidantoj de EU, inkluzive de prezidanto de Eŭropa Konsilio Charles Michel, prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, kaj Angela Merkel, kancelierino [ĉefministro] de Germanio, deĵoranta prezidanto-lando de EU. Komence de la kunveno, Xi alvokis Ĉinion kaj EU persisti en paca kunekzisto, malfermo kaj kunlaboro, multflankismo, dialogo kaj konsiliĝo kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn por stabila disvolviĝo. Merkel estis kontenta pri la kunveno, dirante, ke ĝi estis bona, publika kaj sincera komunikado. La du flankoj konsentis starigi altnivelajn dialogajn mekanismojn pri klimato kaj medio kaj pri cifereca sektoro por plifortigi la duflankan partnerecon. Konkrete, la du flankoj definitivigos la interkonsenton pri investado, reasertos la klopodojn por komuna traktado de klimatŝanĝiĝo kaj diskutos pri la rolo de Ĉinio en Afriko.” (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Scienca subteno por Joe Biden: ĵaŭde, la 17an de septembro 2020, la revuo Scientific American, la plej malnova daŭra publikaĵo de Usono, rompis preskaŭ du jarcentojn de politika neŭtraleco: por la unua fojo en la 175 jaroj de sia historio, la scienca revuo anoncis sian subtenon al unu de la prezidentaj kandidatoj, Joe Biden. Per malferma letero, la eldonantoj de la revuo skribis, ke ili sentas sin “devigitaj” subteni la demokratan kandidaton al la Blanka Domo, Joe Biden, deklarante, ke “la evidentaĵoj kaj la scienco montras, ke Donald Trump grave damaĝis Usonon kaj ties civitanojn, ĉar li rifuzas la evidentaĵojn kaj la sciencon”. La aŭtoroj kritikis ĉefe la kontraŭefikan respondon al la pandemio flanke de la administracio de Trump kaj la konstantaj klopodoj de la ŝtatestro minimumigi la gravecon de la situacio kaj la mortiga kapablo de la kronviruso. “La plej detrua ekzemplo estas lia malhonesta kaj malkapakla respondo al la pandemio de Kovim-19 [Covid-19], kiu mortigis pli ol 190 000 usonanojn”, skribis la eldonistoj. En la eldonaĵo oni asertas, ke la neglekto de Trump “rigardi la evidentaĵojn kaj agi konsekvence preteriras la viruson”. La revuo ankaŭ kritikis la konstantajn klopodojn de Trump por elimini la Leĝon de Protekto de Paciento kaj Sanzorgoj Alireblaj, nomata Obamacare, sen doni alternativojn, kune kun la proponitaj tranĉoj de miloj da milionoj de dolaroj al la naciaj institutoj de sano, la nacia fondaĵo de sciencoj kaj la centroj por rego kaj prevento de malsanoj. La revuo opinias: “Joe Biden, male, estas preparita kaj portas planojn por regi Kovim-19 [Covid-19], plibonigi la medicinan atenton, redukti la karbonemisiojn kaj restarigi la rolon de la legitima scienco ne laŭ formulado de politikoj”, argumentis la eldonistoj, aldonante, ke la eksa vicprezidento “ transformis siajn konojn en proponojn de solidaj politikoj”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)