Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUnu plia malvenko: adoptitaj en 2010, la "celoj de Ajĉi", kiuj ambiciis konservadon de la biodiverseco, ne estas atingitaj. Laŭ la kvina Raporto pri la mondaj perspektivoj de la biodiverseco (GBO-5) publikigita mardon la 15an de septembro 2020 fare de UN, la Membro-ŝtatoj ne respektis sian engaĝiĝon. En 2010, kadre de la "Interkonsento pri Biologia Diverseco de Ajĉi" en Japanio, Unuiĝintaj Nacioj engaĝiĝis koncerne 20 celojn. Tiu dekjara plano atingas sian finon, kaj neniu el la dudek celoj estis atingitaj mondskale. UN tamen substrekas, ke "ses el ili estas efektivigotaj". Tiu konstato, kiu rivelas la malgrandan atenton dediĉitan al la mondskala biodiverseco, intervenas nur kelkajn tagojn post la publikigo de raporto de la Monda Fonduso por Naturo (WWF), ankaŭ tre alarma pri la biodiverseco: ĝi mencias malkreskon je 68% de la populacioj de sovaĝaj vertebruloj studitaj inter 1970 kaj 2016. Prokrastita post ĉiu limdato, la "Monda plano por la biologia diverseco" enlistigos "novajn celojn", precizigas la aŭtoroj de la raporto, kaj havos kiel limdaton la jaron 2030. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Fidel Castro en Nov-Jorko: sabate, la 19an de septembro 2020, la 60a datreveno de la vizito de Fidel Castro al Nov-jorko kaj lia unua parolado en la Ĝenerala Asembleo de UN estis prifestataj de solidaraj grupoj en Usono per virtuala forumo. La organizantoj de la forumo informis, ke la usona ĵurnalistino Rosemari Mealy, aŭtorino de la libro Fidel kaj Malcom X: memoroj de renkontiĝo, estis la moderatoro de la evento. Inter la partoprenontoj estis la konstanta reprezentantino de Kubo ĉe UN, Ana Silvia Rodríguez. De antaŭ 60 jaroj, la 26an de septembro, la tiama ĉefministro kuba parolis antaŭ la Ĝenerala Asembleo. Lia parolado, preskaŭ 5-hora, estas inter la plej longaj eldiritaj en UN, kaj ankaŭ unu el la plej kritikaj kaj fortaj kontraŭ la filozofio de milito kaj forrabado. La kondamno de pluraj agoj de la usona registaro kontraŭ la Kuba Revolucio kaj uzo de perforto estis la ĉefaj argumentoj de tiu parolado ofte aplaŭdataj. Iom post la venko de la Revolucio en Kubo, en januaro de 1959, Fidel alvenis al Nov-Jorko okaze de la Ĝenerala Asembleo, dum progresistaj transformoj okazantaj en la insulo, levis malestimon en la potencaj sferoj de la norda lando. La kuba gvidanto kondamnis la hontigan trakton ricevitan en la hotelo Shelburne, kaj do li decidis ekloĝi kun la tuta insula delegitaro en la hotelo Theresa, situanta en Harlem, unu el la malriĉaj kvartaloj de tiu urbo. La usonaj aŭtoritatuloj ekskludis lin de kunsidoj kaj oficialaj renkontiĝoj, sed li trovis en Harlem,- en ties loĝantaro, afro-usonanoj plejmulte,- subtenon, admiron kaj varman akcepton. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Eŭropa Unio dialogas kun Ĉinio: Michael Borchmann, eksa estro
de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de la germana ŝtato Hessen kaj honora konsilisto de la departemento pri akcelo de investo en la ĉina Ministerio de Komerco, verkis artikolon pri la videokonferenco de la gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj Eŭropa Unio. Borchmann diris, “Laŭ mi, la 14a de septembro 2020 estas bona tago. Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis per videoligo kun gvidantoj de EU, inkluzive de prezidanto de Eŭropa Konsilio Charles Michel, prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, kaj Angela Merkel, kancelierino [ĉefministro] de Germanio, deĵoranta prezidanto-lando de EU. Komence de la kunveno, Xi alvokis Ĉinion kaj EU persisti en paca kunekzisto, malfermo kaj kunlaboro, multflankismo, dialogo kaj konsiliĝo kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn por stabila disvolviĝo. Merkel estis kontenta pri la kunveno, dirante, ke ĝi estis bona, publika kaj sincera komunikado. La du flankoj konsentis starigi altnivelajn dialogajn mekanismojn pri klimato kaj medio kaj pri cifereca sektoro por plifortigi la duflankan partnerecon. Konkrete, la du flankoj definitivigos la interkonsenton pri investado, reasertos la klopodojn por komuna traktado de klimatŝanĝiĝo kaj diskutos pri la rolo de Ĉinio en Afriko.” (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)