Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPledoj por reformoj: merkrede, la 23an de septembro 2020, la parolintoj en la 75-a laborsesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj esprimis sin favore al la iniciatoj kontraŭ Kovim-19 [Covid-19], por multflankismo kaj reformo de la institucio internacia por adapti ĝin al la novaj kondiĉoj. La prezidento de Irano, Hasan Rouhani, refutis la punojn de Usono kontraŭ lia lando meze de la pandemio kaj taksis kruelaj la regulaĵojn de la administracio de Donald Trump. La franca ŝtatestro, Emmanuel Macron, alvokis favore al kolektivaj solvoj kaj esprimis fidon je komuna respondo de la homaro kaj en la scienco. Aliflanke, la franca prezidento atentigis pri malamikoj, kiuj komplikas la batalon kontraŭ Kovim-19 , interalie, per malesperigo kaj misinformado. Sudafriko pledis por krei mondan ordon baze de solidareco, egaleco kaj tutmonda kunlaboro, kontraŭstare al la serĉado de mallarĝaj interesoj kaj unuflankismo. La sudafrika prezidento, Cyril Ramaphosa, memorigis, kiel oni batalas nun kontraŭ la mortiga pandemio, rasismo, perforto, milito, kaj ĉefe, malegaleco. En sia parolado la sudafrika ŝtatestro ankaŭ pledis por renovigi la nunan konsiston de la Konsilio pri Sekureco , kiu ne spegulas la mondon, en kiu ni vivas. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La rifuĝintoj de Lesbo: dimanĉe, la 20an de septembro 2020, miloj da personoj kolektiĝis sur la stratoj de Germanio, de Berlino ĝis Kolonjo, Munkeno kaj Lepciko. Ili postulis de EU, ke tiu akceptu la azilpetantojn lasitajn sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria sur la greka insulo Lesbo.Unu manifesticianto diris: "Mi petas, ke ni estu pretaj anonci, ke tiuj homoj povas veni tien, ke ni havas spacon, resursojn, ke ni havas eblecon ion fari. Ni ne diru, ke ni ne povas administracii 1 500 migrantojn nur ĉar Hungario, Ĉeĥa Respubliko kaj aliaj landoj rifuzas akcepti rifuĝintojn". Alia manifesticianto diris: "Mi manifestacias ĉi tie, ĉar mi konsideras neakcepteblaj la decidojn de nia ministro pri internaj aferoj. Estas devo de Germanio akcepti rifuĝintojn kaj fari tiel, ke tio, kio okazas en Moria, tiuj nehumanaj vivkondiĉoj, ĉesu". Germanio ja anoncis, ke ĝi akceptos 1 553 migrantojn, kiuj plu estas nun en Grekio, ĉefe familiojn kaj infanojn, kiuj estis agnoskitaj kiel rifuĝintoj de la grekaj aŭtoritatoj. Sed Berlino plu esperas akiri eŭropan solvon kun aliaj landoj. Sume, ĉirkaŭ 12 700 personoj troviĝis sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria. Inter tiuj azilpetantoj, 9 000 estas setligitaj en nova provizora kampo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Unu plia malvenko: adoptitaj en 2010, la "celoj de Ajĉi", kiuj ambiciis konservadon de la biodiverseco, ne estas atingitaj. Laŭ la kvina Raporto pri la mondaj perspektivoj de la biodiverseco (GBO-5) publikigita mardon la 15an de septembro 2020 fare de UN, la Membro-ŝtatoj ne respektis sian engaĝiĝon. En 2010, kadre de la "Interkonsento pri Biologia Diverseco de Ajĉi" en Japanio, Unuiĝintaj Nacioj engaĝiĝis koncerne 20 celojn. Tiu dekjara plano atingas sian finon, kaj neniu el la dudek celoj estis atingitaj mondskale. UN tamen substrekas, ke "ses el ili estas efektivigotaj". Tiu konstato, kiu rivelas la malgrandan atenton dediĉitan al la mondskala biodiverseco, intervenas nur kelkajn tagojn post la publikigo de raporto de la Monda Fonduso por Naturo (WWF), ankaŭ tre alarma pri la biodiverseco: ĝi mencias malkreskon je 68% de la populacioj de sovaĝaj vertebruloj studitaj inter 1970 kaj 2016. Prokrastita post ĉiu limdato, la "Monda plano por la biologia diverseco" enlistigos "novajn celojn", precizigas la aŭtoroj de la raporto, kaj havos kiel limdaton la jaron 2030. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)