Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProtestoj pri la morto de Breonna Taylor: la mortigo de nigrula ambulancistino la 13an de marto 2020, fare de policistoj pli kaj pli estigis indignon. Agentoj, provizitaj per traserĉ-mandato, agadis kadre de erara serĉavizo koncerne suspektaton, kiu ne plu loĝis en la konstruaĵo. La kontraŭ-rasismaj aktivuloj nun ne toleras, ke nur unu policisto implikita en la morto de Breonna Taylor estu persekutata. Enketo estis malfermita la 23a de septembro 2020 kontraŭ li pro endanĝerigo de la vivo de aliulo, ĉar liaj pafoj trapasis la apartementon de la najbaroj de la viktimo. Tamen, nenia persekuto estas efektivigita kontraŭ la pafintoj, kiuj mortigis la Afrik-usonaninon per almenaŭ 8 kugloj. Tiu jure arbitra decido tute ne estis akceptita de multaj homoj. Centoj da usonanoj surstratiĝis en la urbo Louisville, Kentukio, petante justecon por Brionna Taylor. La kazo de Brionna Taylor estas la lasta evento, kiu nutris la koleron kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Pledoj por reformoj: merkrede, la 23an de septembro 2020, la parolintoj en la 75-a laborsesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj esprimis sin favore al la iniciatoj kontraŭ Kovim-19 [Covid-19], por multflankismo kaj reformo de la institucio internacia por adapti ĝin al la novaj kondiĉoj. La prezidento de Irano, Hasan Rouhani, refutis la punojn de Usono kontraŭ lia lando meze de la pandemio kaj taksis kruelaj la regulaĵojn de la administracio de Donald Trump. La franca ŝtatestro, Emmanuel Macron, alvokis favore al kolektivaj solvoj kaj esprimis fidon je komuna respondo de la homaro kaj en la scienco. Aliflanke, la franca prezidento atentigis pri malamikoj, kiuj komplikas la batalon kontraŭ Kovim-19 , interalie, per malesperigo kaj misinformado. Sudafriko pledis por krei mondan ordon baze de solidareco, egaleco kaj tutmonda kunlaboro, kontraŭstare al la serĉado de mallarĝaj interesoj kaj unuflankismo. La sudafrika prezidento, Cyril Ramaphosa, memorigis, kiel oni batalas nun kontraŭ la mortiga pandemio, rasismo, perforto, milito, kaj ĉefe, malegaleco. En sia parolado la sudafrika ŝtatestro ankaŭ pledis por renovigi la nunan konsiston de la Konsilio pri Sekureco , kiu ne spegulas la mondon, en kiu ni vivas. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La rifuĝintoj de Lesbo: dimanĉe, la 20an de septembro 2020, miloj da personoj kolektiĝis sur la stratoj de Germanio, de Berlino ĝis Kolonjo, Munkeno kaj Lepciko. Ili postulis de EU, ke tiu akceptu la azilpetantojn lasitajn sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria sur la greka insulo Lesbo.Unu manifesticianto diris: "Mi petas, ke ni estu pretaj anonci, ke tiuj homoj povas veni tien, ke ni havas spacon, resursojn, ke ni havas eblecon ion fari. Ni ne diru, ke ni ne povas administracii 1 500 migrantojn nur ĉar Hungario, Ĉeĥa Respubliko kaj aliaj landoj rifuzas akcepti rifuĝintojn". Alia manifesticianto diris: "Mi manifestacias ĉi tie, ĉar mi konsideras neakcepteblaj la decidojn de nia ministro pri internaj aferoj. Estas devo de Germanio akcepti rifuĝintojn kaj fari tiel, ke tio, kio okazas en Moria, tiuj nehumanaj vivkondiĉoj, ĉesu". Germanio ja anoncis, ke ĝi akceptos 1 553 migrantojn, kiuj plu estas nun en Grekio, ĉefe familiojn kaj infanojn, kiuj estis agnoskitaj kiel rifuĝintoj de la grekaj aŭtoritatoj. Sed Berlino plu esperas akiri eŭropan solvon kun aliaj landoj. Sume, ĉirkaŭ 12 700 personoj troviĝis sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria. Inter tiuj azilpetantoj, 9 000 estas setligitaj en nova provizora kampo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)