Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa klimata varmiĝo: ĉi-jare, la somera flosanta glacio en Arkto reduktiĝis al la plej malgranda areo iam registrita dum kvar jardekoj, kaj tiu konkludo baziĝas sur satelitaj observadoj. La flosanta glacio (ankaŭ nomata: bankizo) estas la glacio, kiu formiĝas sur la akvo. Ĉiujare, parto fandiĝas dumsomere kaj reformiĝas dumvintre, sed pro la klimata varmiĝo, ĝi pli kaj pli fandiĝas dumsomere, kaj ĝia vintra areo ankaŭ reduktiĝas. Tiu malpliiĝo de la glacio minacas la faŭnon de Arkto, de la polusaj ursoj, de la fokoj kaj planktono, inkluzive de la algoj. (Laŭ raporto de Neniam Militio Inter Ni)

Alvoko al tutmonda kunlaboro: marde, la 22an de septembro 2020, ĉina Prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon en ĝenerala debato en la 75a Ĝenerala Asembleo de UN. Xi Jinping emfazis, ke iu ajn lando ne povas serĉi siajn interesojn el malfacilaĵoj kaj tumultoj de alia lando. Se ĝi konsideras najbaron kiel malamikon, ĝi pli-malpli frue suferos minacon kaj defion. Por ke la mondo estu diverseca kaj progresema, ni devas starigi al ni koncepton pri kunlaboro kaj kungajno, forĵeti ideologian disputon, respekti disvolvan vojon de alia lando. Xi Jinping substrekis, ke la homaro ne plu neglektu la foj-refojan averton de la naturo, do ĝi devas protektadi kaj riparadi la naturon. Ni devas starigi al ni novan evolukoncepton pri novigo, kunagado, verdigo, malfermo, kaj kundivido, kaj nur tiel la monda ekonomio povos verde prosperiĝi. Xi emfazis, ke por la mondo ne eblos reveni al izoliteco, nek esti disigata de homoj. Oni ne povas eviti defiojn el ekonomia tutmondiĝo. Oni devas rekte alfronti grandajn demandojn kiel distancon inter riĉeco kaj malriĉeco. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Protestoj pri la morto de Breonna Taylor: la mortigo de nigrula ambulancistino la 13an de marto 2020, fare de policistoj pli kaj pli estigis indignon. Agentoj, provizitaj per traserĉ-mandato, agadis kadre de erara serĉavizo koncerne suspektaton, kiu ne plu loĝis en la konstruaĵo. La kontraŭ-rasismaj aktivuloj nun ne toleras, ke nur unu policisto implikita en la morto de Breonna Taylor estu persekutata. Enketo estis malfermita la 23a de septembro 2020 kontraŭ li pro endanĝerigo de la vivo de aliulo, ĉar liaj pafoj trapasis la apartementon de la najbaroj de la viktimo. Tamen, nenia persekuto estas efektivigita kontraŭ la pafintoj, kiuj mortigis la Afrik-usonaninon per almenaŭ 8 kugloj. Tiu jure arbitra decido tute ne estis akceptita de multaj homoj. Centoj da usonanoj surstratiĝis en la urbo Louisville, Kentukio, petante justecon por Brionna Taylor. La kazo de Brionna Taylor estas la lasta evento, kiu nutris la koleron kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)