Teksto | Angolo, Afriko, batalas la pandemion: vendrede, la 25an de septembro 2020, Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas daŭrigi sian helpon al Angolo laŭ sia kapablo kaj sendos kontraŭepidemian grupon de medicinaj fakuloj al tiu lando en proksima estonteco. Dum sia telefona konversacio kun Angola Prezidento Joao Lourenco, Xi Jinping diris ankaŭ, ke Ĉinio volas doni prioritaton al dividado kun afrikaj landoj post kiam ilia vakcina esplorado kaj ekspluatado sukcesos kaj ekuziĝos. Li diris, ke fronte al la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la ĉina kaj angola registaroj prenis decidajn rimedojn kaj efike bridis la epidemion surbaze de la principo meti popolon kaj vivojn sur la unuan lokon. Li diris, ke Angolo estas grava partnero de Ĉinio en Afriko, kaj ke Ĉinio kaj Angolo estas bonaj fratoj kaj partneroj de sincereco, veraj rezultoj, afineco kaj bonintenco. Ĉinio apogas Angolon sendepende esplorserĉi disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj kaj volas labori kun Angolo por gvidi la duflankajn rilatojn kaj konduki la ĉina-angolan strategian partnerecon al pli alta nivelo. Xi Jinping aldonis, ke Ĉinio volas striktigi kunordigon kun Angolo pri multflankaj kaj internaciaj aferoj por kune protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj defendi multflankismon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)
La klimata varmiĝo: ĉi-jare, la somera flosanta glacio en Arkto reduktiĝis al la plej malgranda areo iam registrita dum kvar jardekoj, kaj tiu konkludo baziĝas sur satelitaj observadoj. La flosanta glacio (ankaŭ nomata: bankizo) estas la glacio, kiu formiĝas sur la akvo. Ĉiujare, parto fandiĝas dumsomere kaj reformiĝas dumvintre, sed pro la klimata varmiĝo, ĝi pli kaj pli fandiĝas dumsomere, kaj ĝia vintra areo ankaŭ reduktiĝas. Tiu malpliiĝo de la glacio minacas la faŭnon de Arkto, de la polusaj ursoj, de la fokoj kaj planktono, inkluzive de la algoj. (Laŭ raporto de Neniam Militio Inter Ni)
Alvoko al tutmonda kunlaboro: marde, la 22an de septembro 2020, ĉina Prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon en ĝenerala debato en la 75a Ĝenerala Asembleo de UN. Xi Jinping emfazis, ke iu ajn lando ne povas serĉi siajn interesojn el malfacilaĵoj kaj tumultoj de alia lando. Se ĝi konsideras najbaron kiel malamikon, ĝi pli-malpli frue suferos minacon kaj defion. Por ke la mondo estu diverseca kaj progresema, ni devas starigi al ni koncepton pri kunlaboro kaj kungajno, forĵeti ideologian disputon, respekti disvolvan vojon de alia lando. Xi Jinping substrekis, ke la homaro ne plu neglektu la foj-refojan averton de la naturo, do ĝi devas protektadi kaj riparadi la naturon. Ni devas starigi al ni novan evolukoncepton pri novigo, kunagado, verdigo, malfermo, kaj kundivido, kaj nur tiel la monda ekonomio povos verde prosperiĝi. Xi emfazis, ke por la mondo ne eblos reveni al izoliteco, nek esti disigata de homoj. Oni ne povas eviti defiojn el ekonomia tutmondiĝo. Oni devas rekte alfronti grandajn demandojn kiel distancon inter riĉeco kaj malriĉeco. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia) |