Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoManifestacioj en Honkongo: la 25an de septembro 2020, Ĵoŝua Uong (Joshua Wong), unu el la figuroj de la movado por defendo de la demokratio en Hongkongo, estis arestita de la polico de la ĉina teritorio, ĉar li partoprenis malpermesitan manifestacion en 2019 kaj malobeis la lokajn instrukciojn pri la surhavo de masko, laŭ mesaĝo publikigita sur lia tviterpaĝo. Ĵoŝua Uong iris plurfoje al Vaŝingtono, kie li alvokis la Usonan Kongreson subteni la demokratian movadon en Honkongo kaj kondamni la plifortigon de la estriĝo de Pekino en tiu "speciala administracia regiono". Pli frue, la 30an de junio, Ĉinio trudis leĝon destinitan lukti kontraŭ renversemo, terorismo, apartismo kaj koluzio kun fremdaj fortoj en Honkongo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Tvitero blokis konton de rusia novaĵagentejo: lunde, la 28an de septembro 2020, la usona socia reto Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de la rusia novaĵagentejo RIA Novosti el serĉrezultoj. Tio estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj novaĵagentejoj de Rusio. Samtempe estis blokitaj la kontoj de la rusiaj novaĵagentejoj Rusio Hodiaŭ (RT) kaj Sputnik. Tvitero ne informis la agentejojn pri iuj rompoj de iliaj reguloj, nek avertis pri la blokado, nek respondis al sekvintaj plendoj. Ekde nun iliaj kontoj estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)

Konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio: dimanĉe, la 27an de septembro 2020, komenciĝis grandskala batalado inter Respubliko Montara Karabaĥo kaj Armenio unuflanke kaj Azerbajĝano aliflanke. Azerbajĝano komencis ofensivon, uzante tankojn, blendveturilojn, batalspavojn kaj artilerion. Oni raportas pri centoj da pereintoj kaj vunditoj. Azerbajĝano asertas, ke ĝia ofensivo estis kaŭzita de artileria pafado fare de armenaj taĉmentoj kontraŭ ĉelandlimaj azeraj setlejoj. Armenio neas tion kaj atentigas, ke tiom grandskala ofensivo ne povus esti aranĝita kiel tuja reago al ajna pafado, do laŭ Armenio temas pri atako de antaŭlonge preparita. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)