Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoArmenio kaj Azerbajĝano raportas pri miloj da mortigitoj en Montara Karabaĥo: jaŭde, la 1an de oktobro 2020, Azerbajĝano raportis pri mortigo de pli ol 2000 armenaj militistoj dum sia ofensivo en Montara Karabaĥo. Aŭtoritatoj de la neagnoskita respubliko respondis, ke tiuj ciferoj spegulas proprajn perdojn de la azera flanko. La prezidentoj de Rusio, Usono kaj Francio kiel kunprezidantoj de la Minska grupo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) publikigis komunan deklaron, en kiu ili esprimis kondolencojn al ĉiuj viktimoj de la konflikto, alvokis tuj ĉesigi la bataladon kaj alvokis la ŝtatestrojn de Armenio kaj Azerbajĝano tuj kaj senkondiĉe akcepti sindevigojn pri honeste kaj sen antaŭaj kondiĉoj relanĉi intertraktojn pri solvo de la konflikto. (Legu ampleksan raporton en Vikinovajoj)

Manifestacioj en Honkongo: la 25an de septembro 2020, Ĵoŝua Uong (Joshua Wong), unu el la figuroj de la movado por defendo de la demokratio en Hongkongo, estis arestita de la polico de la ĉina teritorio, ĉar li partoprenis malpermesitan manifestacion en 2019 kaj malobeis la lokajn instrukciojn pri la surhavo de masko, laŭ mesaĝo publikigita sur lia tviterpaĝo. Ĵoŝua Uong iris plurfoje al Vaŝingtono, kie li alvokis la Usonan Kongreson subteni la demokratian movadon en Honkongo kaj kondamni la plifortigon de la estriĝo de Pekino en tiu "speciala administracia regiono". Pli frue, la 30an de junio, Ĉinio trudis leĝon destinitan lukti kontraŭ renversemo, terorismo, apartismo kaj koluzio kun fremdaj fortoj en Honkongo, kiu antaŭvidas ĝis-porĉiaman malliberigon por la malobservantoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Tvitero blokis konton de rusia novaĵagentejo: lunde, la 28an de septembro 2020, la usona socia reto Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de la rusia novaĵagentejo RIA Novosti el serĉrezultoj. Tio estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj novaĵagentejoj de Rusio. Samtempe estis blokitaj la kontoj de la rusiaj novaĵagentejoj Rusio Hodiaŭ (RT) kaj Sputnik. Tvitero ne informis la agentejojn pri iuj rompoj de iliaj reguloj, nek avertis pri la blokado, nek respondis al sekvintaj plendoj. Ekde nun iliaj kontoj estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)