Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTransgenra virino iĝis vic-ĉefministro de Belgio: vendrede, la 2an de oktobro 2020, la postenon de vic-ĉefministro de Belgio okupis la 57-jara transgenra virino Petra De Sutter. Ŝi reprezentas la Eŭropan Verdan Partion kaj estas la plej altranga transgenrulo en Eŭropo. Laŭraporte, ŝi deziras ke ŝia transgenra statuso ne altiru troan atenton, memorigante, ke necesas koncentriĝi ja vera agado, ja ne aparteno al iu ajn grupo, eĉ minoritata. Ŝi diris: "Mi ne volas esti reduktita al mia transgenra pasinteco, tio estas [nur] parto de mia identeco. Mi havas multajn aliajn. Mi volas, ke homoj parolu pri mi pro mia laboro, pro miaj politikaj agoj. Mi (simile) ne pensas, ke via genro, haŭtkoloro, religio aŭ seksa orientiĝo devas esti gravaj." (Legu ampleksan raporton en Vikinovajoj)

La usona Prezidento havas la kronviruson: ĵaŭde, la 1an de oktobro 2020, Donald Trump kaj Melania Trump ambaŭ havas pozitivajn rezultojn de la testo pri la kronaviruso kaj nun estas en kvaranteno. La pozitivaj rezultoj venis post kiam unu el la plej proksimaj helpantoj de la prezidanto, s-ino Hope Hicks, kontaĝis la viruson. Ŝi vojaĝis en aviadilo kun la prezidento merkrede [30 sep 2020] kiam ili partoprenis grandan subĉielan politikan kunvenon en la ŝtato Minesoto. Per siaj nerespondecaj agoj Prezidento Trump respondecas pri centmiloj da mortoj en Usono, kaj nun ŝajnas pagi kaj politikan kaj personan prezon por sia katastrofa politiko. (Laŭ raporto de STUDIO)

Armenio kaj Azerbajĝano raportas pri miloj da mortigitoj en Montara Karabaĥo: jaŭde, la 1an de oktobro 2020, Azerbajĝano raportis pri mortigo de pli ol 2000 armenaj militistoj dum sia ofensivo en Montara Karabaĥo. Aŭtoritatoj de la neagnoskita respubliko respondis, ke tiuj ciferoj spegulas proprajn perdojn de la azera flanko. La prezidentoj de Rusio, Usono kaj Francio kiel kunprezidantoj de la Minska grupo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) publikigis komunan deklaron, en kiu ili esprimis kondolencojn al ĉiuj viktimoj de la konflikto, alvokis tuj ĉesigi la bataladon kaj alvokis la ŝtatestrojn de Armenio kaj Azerbajĝano tuj kaj senkondiĉe akcepti sindevigojn pri honeste kaj sen antaŭaj kondiĉoj relanĉi intertraktojn pri solvo de la konflikto. (Legu ampleksan raporton en Vikinovajoj)