Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBritio perfortas interkonsenton: ĵaŭde, la 1an de oktobro 2020, la Eŭropa Komisiono en Bruselo sendis formalan komunikon al la brita registaro “pri la malplenumo de ĝiaj devoj kongrue al la Interkonsento de Retiriĝo”. Temas pri la unua paŝo de “formala procezo pro neplenumo kontraŭ Britio”, kiel klarigas la organizo de la komunumo per la komuniko. Laŭ EU, la leĝoprojekto de la Interna Merkato de Britio, prezentita de la brita registaro la pasintan 9an de septembro, se estus aprobita, “klare perfortus la Protokolon pri Irlando kaj Nord-Irlando”, ĉar ĝi permesus ignori kelkajn de la kernaj dispozicioj de la Interkonsento de Retiriĝo. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Transgenra virino iĝis vic-ĉefministro de Belgio: vendrede, la 2an de oktobro 2020, la postenon de vic-ĉefministro de Belgio okupis la 57-jara transgenra virino Petra De Sutter. Ŝi reprezentas la Eŭropan Verdan Partion kaj estas la plej altranga transgenrulo en Eŭropo. Laŭraporte, ŝi deziras ke ŝia transgenra statuso ne altiru troan atenton, memorigante, ke necesas koncentriĝi ja vera agado, ja ne aparteno al iu ajn grupo, eĉ minoritata. Ŝi diris: "Mi ne volas esti reduktita al mia transgenra pasinteco, tio estas [nur] parto de mia identeco. Mi havas multajn aliajn. Mi volas, ke homoj parolu pri mi pro mia laboro, pro miaj politikaj agoj. Mi (simile) ne pensas, ke via genro, haŭtkoloro, religio aŭ seksa orientiĝo devas esti gravaj." (Legu ampleksan raporton en Vikinovajoj)

La usona Prezidento havas la kronviruson: ĵaŭde, la 1an de oktobro 2020, Donald Trump kaj Melania Trump ambaŭ havas pozitivajn rezultojn de la testo pri la kronaviruso kaj nun estas en kvaranteno. La pozitivaj rezultoj venis post kiam unu el la plej proksimaj helpantoj de la prezidanto, s-ino Hope Hicks, kontaĝis la viruson. Ŝi vojaĝis en aviadilo kun la prezidento merkrede [30 sep 2020] kiam ili partoprenis grandan subĉielan politikan kunvenon en la ŝtato Minesoto. Per siaj nerespondecaj agoj Prezidento Trump respondecas pri centmiloj da mortoj en Usono, kaj nun ŝajnas pagi kaj politikan kaj personan prezon por sia katastrofa politiko. (Laŭ raporto de STUDIO)