Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFaŝismo sen masko: lunde, la 5an de oktobro 2020, Donald Trump forlasis la malsanulejon, revenis al la Blanka Domo en Vaŝingtono kaj tie, dramece kaj defie, publike demetis sian maskon, malgraŭ la fakto, ke li estas infektita per la kronviruso. Li klare celas politikan spektaklon dum la lastaj semajnoj antaŭ la usona balotado, kaj li malkaŝe montras sin kiel agresema faŝisto, kiu kaj politike kaj fizike infektas Usonon kaj la mondon per siaj katastrofaj decidoj. (Laŭ raporto de Studio)

Centoj da migrantoj estis forpelitaj de kampadejo en Bosnio: antaŭ kelkaj tagoj, la aŭtoritatoj en Bosnio komencis forpeli la migrantojn de la kampadejo Bira. Ili delokis ilin al la kampadejo Lipa, ankaŭ en Bosnio, jam homplena kaj maltaŭga pro la vintra klimato. La Organizaĵo Internacia por la Migradoj (OIM) kondamnis la agadon senutilan kaj nehumanan. La evakuitaj personoj tranoktas en malvarmeco sen ŝirmilo, en nehumaneca maniero. Antaŭ tri jaroj, kiam aliaj Balkanaj landoj fermis siajn landlimojn, Bosnio fariĝis prempasejo por miloj da migrantoj, kiuj deziras atingi nordan kaj okcidentan Eŭropon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Britio perfortas interkonsenton: ĵaŭde, la 1an de oktobro 2020, la Eŭropa Komisiono en Bruselo sendis formalan komunikon al la brita registaro “pri la malplenumo de ĝiaj devoj kongrue al la Interkonsento de Retiriĝo”. Temas pri la unua paŝo de “formala procezo pro neplenumo kontraŭ Britio”, kiel klarigas la organizo de la komunumo per la komuniko. Laŭ EU, la leĝoprojekto de la Interna Merkato de Britio, prezentita de la brita registaro la pasintan 9an de septembro, se estus aprobita, “klare perfortus la Protokolon pri Irlando kaj Nord-Irlando”, ĉar ĝi permesus ignori kelkajn de la kernaj dispozicioj de la Interkonsento de Retiriĝo. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)