Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-09-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Grava parolado de Xi Jinping en pintkunveno de UN por celebri
ĝian 75-jariĝon.
– Gen-redaktado helpas porkon rezisti tri gravajn epidemiajn
malsanojn.
–  Juna heredanto de la tradicia lunkuk-farado.
– Scienc-popularigaj karavanoj disvastigas sciencon en kamparo.
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Grava parolado de Xi Jinping en pintkunveno de UN por celebri
ĝian 75-jariĝon.
La 21an de septembro en la pintkunveno por celebri la 75-an
datrevenon de fondiĝo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping faris
gravan paroladon. Li montris, ke en la lastaj 75 jaroj post fondiĝo
de UN, la homara socio rapide disvolviĝis, la internacia situacio
profunde ŝanĝiĝis, kaj plurflankismo rapide evoluis. Post foj-refojaj
provoj UN ankoraŭ plenas je viveco kaj donas al pli ol sep miliardoj
da homoj la esperon pri bela vivo.
– Gen-redaktado helpas porkon rezisti tri gravajn epidemiajn
malsanojn.
Esploristoj de Ĉina Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, Huazhong-
a Agrikultura Universitato kaj Universitato de Guelph en Kanado
sukcesis per genredaktado krei la unuan reproduktan porkon, kiu
rezistas viruson de porkreprodukta kaj spira sindromo, tiun de
kontaĝebla gastroenterito de porko kaj porkan deltakoronviruson, kaj
samtempe normale vivas kaj kreskas. Rilataj esplorrezultoj estis
publikigtaj interrete en la internacia biologia revuo eLife.
– Juna heredanto de la tradicia lunkuk-farado.
31-jara Zhang Xu el Shangqiu-urbo de Henan-provinco, estas

heredanto de la tradicia lunkuka marko Jingshengchang. La marko
stariĝis en 1860, kaj ĝiaj tradiciaj lunkukoj estas krust-molaj, farĉ-
abundaj kaj unikaj. En 2007, post diplomiĝo el supermezlernejo, li
eklernis de sia patro faradon de lunkuko. Krom fari lunkukojn laǔ
modernaj manieroj, li ankaǔ daŭrigas tradician far-manieron.
– Scienc-popularigaj karavanoj disvastigas sciencon en kamparo.
Dum la pasintaj 20 jaroj, pli ol 1 600 scienc-popularigaj karavanoj
veturis pli ol 40 milionojn da kilometroj kaj servis 266 milionojn da
homoj en Ĉinio. Ili funkcias kiel malgrandaj "scienc-teknologiaj
muzeoj" en lernejoj kaj ludas gravan rolon por disvastigo de
scienco en kamparo. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidento
Xi Jinping substrekas, ke edukado devas esti alirebla de ĉiu homo
en ajna momento de sia vivo, kaj devas disponebla al ĉiuj homoj,
kaj en urboj, kaj en kamparo.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn