Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĴurnalistino liberigita: en Irano, ĵaŭde, la 8an de oktobro 2020, estis liberigita la ĵurnalistino Narges Mohammadi. Tiu aktivulino por la defendo de la homaj rajtoj pasigis pli ol 5 jarojn en karcero kaj devis restadi tie kvin pliajn jarojn. La organizaĵo "Internacia Amnestio" ĝojas pro tiu «bona novaĵo» koncerne tiun virinon «maljuste enkarcerigitan». Ĵurnalistino, proparolantino de la centro pri defendo de la homaj rajtoj en Irano, Narges Mohammadi estas konata precipe pro sia lukto por la abolo de la mortopuno en sia lando. En majo 2015 ŝi estis arestita kaj malliberigita. Ŝi estis akuzata pri atenco kontraŭ la nacia sekureco. Multfoje kondamnita al sumeĝis 0-10-jara enkarcerigo, ŝi finfine plenumis de ĝi nur duonon. Pasintan julion "Internacia Amnestio" mobiliziĝis por postuli ŝian liberigon pro ŝia sanstato. De post marto [2020], 100 000 malliberuloj profitis de la elirpermesoj aŭ punprokrastoj cele al limigo de la virusa disvastigo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Che Guevara inter ni: antaŭ kelkaj tagoj, la kuba ĵurnalistino María Josefina Arce skribis: "Kiam oni diras, ke Che Guevara estas inter ni, ne temas pri nura frazo. La kuba Revolucio ankaŭ nutris sin de la internaciismo kaj sindevigo kun aliaj popoloj, kiuj distingis la heroan gerilanon. La emancipiĝo kuba kalkulis je la ĉeesto de Ernesto Che Guevara, kiu kontraŭis ĉiun ajn maljustecon kaj batalis kune kun la popolo pli kiel ano kaj lasis por ni heredaĵon de humanismo kaj ribelemo. Che diris : “Estu ĉiam kapablaj senti en la pleja profundo kiun ajn maljustecon kontraŭ iu ajn ĉie tra la mondo. Tio estas la plej bela trajto de revoluciulo.” Sendube, lia profunda devo-sento, lia sinofero kaj helpa volo favore al aliaj influis la agadon de la kubanoj dum pli ol ses jardekoj. Ĉiu profesiulo pri sano kunportanta vivon al aliaj popoloj, sen atenti distancojn nek politikajn aŭ ideologiajn diferencojn, sekvas la ekzemplon de la revoluciulo argentino-kuba. Hodiaŭ la mondo alfrontas la pandemion de Kovim-19 [Covid-19]. Unu plian fojon evidentiĝas la solidara kaj altruista spirito instruita de Che kune kun la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro. Ambaŭ estis ligitaj de forta amika kaj samideana rilato. Tial, oni povas diri sen timo erari, ke Che vivas en ĉiu batalo de Kubo favore al aliaj popoloj kaj en ĝia modesta kontribuo por ke aliaj povu aliri bazajn homajn rajtojn. Kiam la suverena kaj sendependa voĉo de la plej granda de la antilaj insuloj leviĝas en diversaj internaciaj tribunoj por defendi la rajton de ĉiu lando elekti sian propran destinon, estas la ekzemplo de la heroa gerilano, kiu gvidas nin. Che ne estas nur de Argentino aŭ Kubo, kiu akceptis lin kiel filon. Li apartenas al la mondo, ĉar tie, kie iu homo batalas por pli bona mondo kaj oferas sian vivon por justa kaŭzo, tie estas, sendube, Ernesto Che Guevara." (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

La homaj rajtoj en Ĉinio: marde, la 6an de oktobro 2020, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN), Zhang Jun alparolis la Ĝeneralan Asembleon de UN pri la atingoj de Ĉinio pri homaj rajtoj. Li diris, ke la ĉina popolo atingis grandan sukceson pri homaj rajtoj post la fondiĝo de nova Ĉinio antaŭ 71 jaroj. Ĉinio ĉiam metas la popolon en la centron, solvis la nutraĵan kaj vestan problemojn de 1,4 miliardoj da homoj kaj liberigis 850 milionojn da homoj el malriĉeco. Ĉinio persiste metis la vivon plej supera, adoptis la plej severajn kaj plenajn rimedojn por preventi kaj regi la epidemion kaj gajnis gravan venkon en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio persistas en la protektado de internacia justeco, kontraŭas intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj kaj parolas por evoluantaj landoj subtenante justecon por ili. Li diris, ke Ĉinio severe defendas sian ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolviĝon, inkluzive antaŭenigon de disvolviĝo de okcidentaj regionoj inkluzive de Xīnjiāng, kaj ankaŭ la konservadon de prospero kaj stabileco de Honkongo. Ĉinio bonvenigas egalecan dialogon, sed firme oponas intervenon, duoblajn normojn kaj politikan konfrontiĝon. Sur la bazo de egaleco, respekto, malfermiteco kaj toleremo, Ĉinio klopodas, ke "ĉiuj homoj ĝuas homajn rajtojn". (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)