Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBritio perfortas interkonsenton: ĵaŭde, la 1an de oktobro 2020, la Eŭropa Komisiono en Bruselo sendis formalan komunikon al la brita registaro “pri la malplenumo de ĝiaj devoj kongrue al la Interkonsento de Retiriĝo”. Temas pri la unua paŝo de “formala procezo pro neplenumo kontraŭ Britio”, kiel klarigas la organizo de la komunumo per la komuniko. Laŭ EU, la leĝoprojekto de la Interna Merkato de Britio, prezentita de la brita registaro la pasintan 9an de septembro, se estus aprobita, “klare perfortus la Protokolon pri Irlando kaj Nord-Irlando”, ĉar ĝi permesus ignori kelkajn de la kernaj dispozicioj de la Interkonsento de Retiriĝo. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Transgenra virino iĝis vic-ĉefministro de Belgio: vendrede, la 2an de oktobro 2020, la postenon de vic-ĉefministro de Belgio okupis la 57-jara transgenra virino Petra De Sutter. Ŝi reprezentas la Eŭropan Verdan Partion kaj estas la plej altranga transgenrulo en Eŭropo. Laŭraporte, ŝi deziras ke ŝia transgenra statuso ne altiru troan atenton, memorigante, ke necesas koncentriĝi ja vera agado, ja ne aparteno al iu ajn grupo, eĉ minoritata. Ŝi diris: "Mi ne volas esti reduktita al mia transgenra pasinteco, tio estas [nur] parto de mia identeco. Mi havas multajn aliajn. Mi volas, ke homoj parolu pri mi pro mia laboro, pro miaj politikaj agoj. Mi (simile) ne pensas, ke via genro, haŭtkoloro, religio aŭ seksa orientiĝo devas esti gravaj." (Legu ampleksan raporton en Vikinovajoj)

La klimata varmiĝo: ĉi-jare, la somera flosanta glacio en Arkto reduktiĝis al la plej malgranda areo iam registrita dum kvar jardekoj, kaj tiu konkludo baziĝas sur satelitaj observadoj. La flosanta glacio (ankaŭ nomata: bankizo) estas la glacio, kiu formiĝas sur la akvo. Ĉiujare, parto fandiĝas dumsomere kaj reformiĝas dumvintre, sed pro la klimata varmiĝo, ĝi pli kaj pli fandiĝas dumsomere, kaj ĝia vintra areo ankaŭ reduktiĝas. Tiu malpliiĝo de la glacio minacas la faŭnon de Arkto, de la polusaj ursoj, de la fokoj kaj planktono, inkluzive de la algoj. (Laŭ raporto de Neniam Militio Inter Ni)