Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa Kronviruso kaŭzas ekstreman malriĉecon: proksimume 115 milionoj da personoj povus esti je la nivelo de ekstrema malriĉeco en 2020 kaŭze de la krizo provokita de Kovim-19 [Covid-19]. En la raporto Malriĉeco kaj Prospero Dividita 2020, la Monda Banko indikas, ke la kresko en la perspektivoj ĉefe obeas seriozajn defiojn-konfliktojn, klimatŝanĝiĝon, krom la pandemio, kiujn alfrontas ĉiuj landoj, sed specife tiuj kun plurnombra malriĉa loĝantaro. Se konfirmiĝos la plej malbonaj antaŭvidoj, en 2021 preskaŭ 150 milionoj da personoj tutmonde povus iĝi ekstreme malriĉaj. Tio interalie implicas, se konfirmiĝos la antaŭvido, ke la krizo povus puŝi 4,7 milionojn da latinamerikanoj al ekstrema malriĉeco en 2020. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Interkonsento inter Armenio kaj Azerbajĝano: sabate, la 10an de oktobro 2020, Armenio kaj Azerbajĝano proklamis humanitaran pafĉesigon en Montara Karabaĥo. Tio estas rezulto de intertrakto en Moskvo inter ministroj pri eksteraj aferoj de Armenio, Azerbajĝano kaj Rusio. La flankoj interŝanĝos militkaptitojn kaj mortigitojn laŭ normoj de la Internacia Ruĝa Kruco. La milito eksplodis la 27an de septembro, kiam Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Dum du semajnoj la azera armeo okupis dek setlejojn, ĉefe en la suda parto de la regiono, kiu ĝis la disfalo de Sovetunio estis parto de Azerbajĝano kaj estis okupita de armenaj trupoj rezulte de la milito en 1992-1994. Oni raportis jam milojn da pereintoj, kaj ankaŭ ke oni grandskale rompas la interkonsenton, dum la milito senĉese daŭriĝas. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĵurnalistino liberigita: en Irano, ĵaŭde, la 8an de oktobro 2020, estis liberigita la ĵurnalistino Narges Mohammadi. Tiu aktivulino por la defendo de la homaj rajtoj pasigis pli ol 5 jarojn en karcero kaj devis restadi tie kvin pliajn jarojn. La organizaĵo "Internacia Amnestio" ĝojas pro tiu «bona novaĵo» koncerne tiun virinon «maljuste enkarcerigitan». Ĵurnalistino, proparolantino de la centro pri defendo de la homaj rajtoj en Irano, Narges Mohammadi estas konata precipe pro sia lukto por la abolo de la mortopuno en sia lando. En majo 2015 ŝi estis arestita kaj malliberigita. Ŝi estis akuzata pri atenco kontraŭ la nacia sekureco. Multfoje kondamnita al sumeĝis 0-10-jara enkarcerigo, ŝi finfine plenumis de ĝi nur duonon. Pasintan julion "Internacia Amnestio" mobiliziĝis por postuli ŝian liberigon pro ŝia sanstato. De post marto [2020], 100 000 malliberuloj profitis de la elirpermesoj aŭ punprokrastoj cele al limigo de la virusa disvastigo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)