Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-10-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Flarhundoj kapablas rekoni la novan koronviruson en homo
– Japanio kreis subvencion por kuraĝigi junulojn ĝeedziĝi kaj naski
bebojn
– Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare
– Ĉina viro reverdigis monton per plantado de arboj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Flarhundoj kapablas rekoni la novan koronviruson en homo
Ekde la 22a de septembro en la helsinka flughaveno Vantaa de
Finnlando, 16 flarhundoj kontrolas ĉu pasaĝeroj estas infektitaj de
la nova koronviruso. Tiu proceduro daŭras nur dek sekundojn.
Laŭ Anna Hielm-Bjorkman, profesoro de la Universitato de
Helsinko, kvin tagoj antaŭ ekapero de simptomoj en homo, hundo
jam povas rekoni la novan koronviruson.
– Japanio kreis subvencion por kuraĝigi junulojn ĝeedziĝi kaj naski
bebojn
Japana registaro anoncis en la 20-a de septembro, ke ekde aprilo
2021, novaj geedzoj loĝantaj en kelkaj municipoj povos ricevi
subvencion por lupago de loĝejo kaj aliaj kostoj. Tiu politiko estas
unu el la rimedoj por trakti la malaltan nombron de novnaskitoj.
kiu rezultas de malfrua geedziĝo kaj negeedziĝo. La politiko celas
stimuli japanojn geedziĝi.
– Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare
La 22-an de septembro, Lars Heikensten, ĉefa plenuma oficisto de
Nobel-fonduso, anoncis, ke pro la pandemio de KOVIM-19, ĉi-jara
disdona ceremonio de Nobel-premio okazos perinterrete. La
premiitoj ricevos la premiojn en siaj propraj landoj.

– Ĉina viro reverdigis monton per plantado de arboj
En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas,
ke konstruado de bela lando daŭre inspiras la ĉinan popolon. La
66-jara Qi Junxiang pruvis tiujn vortojn de prezidanto Xi per sia 20-
jara klopodado por reverdigi Qishan en Shaanxi-provinco, kie li
propravole plantis pli ol 300 mil pinoj kaj cipresoj. Arbidoj plantitaj
de li jam fariĝis grandaj arboj.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn