Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoGrekio malpermesas novnazian partion: la 7an de oktobro 2020, la greka novnazia partio Ora tagiĝo estis kvalifikita "krima organizaĵo" fare de la punkortumo de Ateno. Ĝiaj ĉefo kaj ĉefaj kadroj estis kulpigitaj kiel estroj de la organizaĵo. La 62-jaraĝa Nikos Michaloliakos, neadisto kaj admiranto de la nacisocialismo, estis kulpigita pro "estrado kaj apartenado al krima organizaĵo", same por ses kadroj de la partio. Li estis unu el la 68 akuzitoj de la kvinjara proceso kontraŭ la novnazia partio, implikita en murdo kaj du provoj de hommortigo (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Argentino komdamnas usonan agreson kontraŭ Venezuelo: lunde, la 12an de oktobro 2020, Argentina prezidento Alberto Fernández nomis neakceptebla ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj kondamnis la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo. Fernández emfazis, ke en UN li montris sian nekonsenton pri tiu blokado ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Venezuelo kaj insistis pri la bezono helpi al dialogo por ke la venezuelanoj trovu eliron. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González

Ne okazos dua ondo de epidemio en Ĉinio: marde, la 13an de oktobro 2020, laŭ raporto de rusa amaskomunikilo, kiam draste kreskas konfirmitaj kazoj de nova kronvirusa pneŭmonio en multaj landoj, en Ĉinio ĉiutage aperas nur kelkaj dekoj da kazoj, kaj la totala kvanto de la kazoj estas limigita al 85 000. Rusa virusologo Anatolij Altŝtejn, virusologo de la Esplorcentro [Nikolaj] Gamalei pri Epidemiologio kaj Mikrobiologio en Moskvo, analizis, ke en Ĉinio ne povos aperi dua ondo de la epidemio. Rilate la dubon de iuj landoj pri tiel malalta proporcio de infektiĝoj,, diris, ke la esenca kaŭzo, pro kiu Ĉinio efike interrompis la propagiĝon de la epidemio, kuŝas en la altefikaj rimedoj alprenitaj de la registaro kaj en la bona disciplino de la publiko. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)