Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoJuna islamisto murdis kaj senkapigis instruiston en Francio: vendrede, la 16an de oktobro 2020, en nordokcidenta antaŭurbo de Parizo, Francio, ĉirkaŭ la 5-a vespere laŭ loka tempo, estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. Murdinta lin la 18-jara ĉeĉena islamisto provis ataki la alvenintajn policanojn, sed estis pafmortigita proksimume 600 metrojn for de la murdoloko. Antaŭ morti li kriis "Alahu Akbar" (Alaho estas granda) kaj svingis tranĉilon en unu mano kaj pafilon en la alia. (Legu ampleksan novaĵ-raporton en Vikinovaĵoj)

Grekio malpermesas novnazian partion: la 7an de oktobro 2020, la greka novnazia partio Ora tagiĝo estis kvalifikita "krima organizaĵo" fare de la punkortumo de Ateno. Ĝiaj ĉefo kaj ĉefaj kadroj estis kulpigitaj kiel estroj de la organizaĵo. La 62-jaraĝa Nikos Michaloliakos, neadisto kaj admiranto de la nacisocialismo, estis kulpigita pro "estrado kaj apartenado al krima organizaĵo", same por ses kadroj de la partio. Li estis unu el la 68 akuzitoj de la kvinjara proceso kontraŭ la novnazia partio, implikita en murdo kaj du provoj de hommortigo (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Argentino komdamnas usonan agreson kontraŭ Venezuelo: lunde, la 12an de oktobro 2020, Argentina prezidento Alberto Fernández nomis neakceptebla ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj kondamnis la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo. Fernández emfazis, ke en UN li montris sian nekonsenton pri tiu blokado ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Venezuelo kaj insistis pri la bezono helpi al dialogo por ke la venezuelanoj trovu eliron. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González