Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa alveno de Kristoforo Kolumbo: lundo, 12an de oktobro 2020, estis memorfesto de la alveno de Kristoforo Kolumbo sur la amerika kontinento, en 1492. Tiu tago estas nacifesto en Hispanio kaj feritago en pluraj latin-amerikaj landoj. Sed laŭ la indiĝenaj popoloj, tiu dato simbolas la komenciĝon de la koloniado kaj longan serion de perfortoj kontraŭ ili. En Ĉilio, la Mapuĉoj estas la ĉefa indiĝena popolo, kaj en tiu lando la indiĝenaj popoloj reprezentas preskaŭ 10 % de la loĝantaro. Lastatempe ili manifestaciis, postulante sian politikan memstarecon. Tiu kolektiĝo okazas malpli ol du semajnojn antaŭ la referendumo por aŭ kontraŭ la nove redaktita Konstitucio. Ĝis nun la ĉilia Konstitucio ne agnoskis la ekzistadon de la indiĝenaj popoloj en la lando. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Juna islamisto murdis kaj senkapigis instruiston en Francio: vendrede, la 16an de oktobro 2020, en nordokcidenta antaŭurbo de Parizo, Francio, ĉirkaŭ la 5-a vespere laŭ loka tempo, estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. Murdinta lin la 18-jara ĉeĉena islamisto provis ataki la alvenintajn policanojn, sed estis pafmortigita proksimume 600 metrojn for de la murdoloko. Antaŭ morti li kriis "Alahu Akbar" (Alaho estas granda) kaj svingis tranĉilon en unu mano kaj pafilon en la alia. (Legu ampleksan novaĵ-raporton en Vikinovaĵoj)

Grekio malpermesas novnazian partion: la 7an de oktobro 2020, la greka novnazia partio Ora tagiĝo estis kvalifikita "krima organizaĵo" fare de la punkortumo de Ateno. Ĝiaj ĉefo kaj ĉefaj kadroj estis kulpigitaj kiel estroj de la organizaĵo. La 62-jaraĝa Nikos Michaloliakos, neadisto kaj admiranto de la nacisocialismo, estis kulpigita pro "estrado kaj apartenado al krima organizaĵo", same por ses kadroj de la partio. Li estis unu el la 68 akuzitoj de la kvinjara proceso kontraŭ la novnazia partio, implikita en murdo kaj du provoj de hommortigo (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)