Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBoris Johnson avertas pri senakorda Briteliro: sabate, la 17an de oktobro 2020, la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris , ke ne plu okazos intertraktadoj pri komerco kaj sekureco, se la Eŭropa Unio ne faros "fundamentan ŝanĝon de sia sinteno". Per televida alparolado vendredon [17 okt 2020], Johnson diris, ke lia lando preparu sin al la ebleco de senakorda Briteliro la 1an de januaro [2021]. Lia proparolanto diris la saman tagon: "La komercaj traktadoj finiĝis – Eŭropa Unio fakte finis ilin, kiam ĝi rifuzis ŝanĝi sian pozicion". Tamen li ne anoncis la intencon de Britio definitive forpaŝi el la traktada proceso. La prezidantino de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, diris per Tvitero: "Eŭropa Unio daŭre prilaboras la akordon, sed ne je kiu ajn prezo. Kiel planite, nia traktada teamo iros al Londono venontan semajnon por intensigi tiujn ĉi traktadojn." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Juna islamisto murdis kaj senkapigis instruiston en Francio: vendrede, la 16an de oktobro 2020, en nordokcidenta antaŭurbo de Parizo, Francio, ĉirkaŭ la 5-a vespere laŭ loka tempo, estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. Murdinta lin la 18-jara ĉeĉena islamisto provis ataki la alvenintajn policanojn, sed estis pafmortigita proksimume 600 metrojn for de la murdoloko. Antaŭ morti li kriis "Alahu Akbar" (Alaho estas granda) kaj svingis tranĉilon en unu mano kaj pafilon en la alia. (Legu ampleksan novaĵ-raporton en Vikinovaĵoj)

La alveno de Kristoforo Kolumbo: lundo, 12an de oktobro 2020, estis memorfesto de la alveno de Kristoforo Kolumbo sur la amerika kontinento, en 1492. Tiu tago estas nacifesto en Hispanio kaj feritago en pluraj latin-amerikaj landoj. Sed laŭ la indiĝenaj popoloj, tiu dato simbolas la komenciĝon de la koloniado kaj longan serion de perfortoj kontraŭ ili. En Ĉilio, la Mapuĉoj estas la ĉefa indiĝena popolo, kaj en tiu lando la indiĝenaj popoloj reprezentas preskaŭ 10 % de la loĝantaro. Lastatempe ili manifestaciis, postulante sian politikan memstarecon. Tiu kolektiĝo okazas malpli ol du semajnojn antaŭ la referendumo por aŭ kontraŭ la nove redaktita Konstitucio. Ĝis nun la ĉilia Konstitucio ne agnoskis la ekzistadon de la indiĝenaj popoloj en la lando. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)