Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPartio de Evo Morales gajnis prezidentan baloton en Bolivio: lunde, la 19an de oktobro 2020, unuaj rezultoj de la prezidenta baloto en Bolivio montris, ke la kandidato de la Movado al Socialismo Luis Arce ricevis 52 % de voĉdonoj, partio kies antaŭa gvidanto estis Evo Morales. Lia ĉefa rivalo Carlos Mesa ricevis proksimume 32 % kaj agnoskis sian malgajnon. Komentante la balotajn rezultojn, Evo Morales diris, ke Luis Arce "revenigos nian landon sur la vojon de ekonomia kresko". Evo Morales nun loĝas en Argentino. Li estis la unua prezidanto-indiĝeno en Sudameriko. Prezidanto de Venezuelo Nicolas Maduro gratulis, dum la Ŝtata Departamento de Usono esprimis neŭtralan vidpunkton. En Bolivio, la Movado al Socialismo ankaŭ gajnis la parlamentan plejmulton. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Boris Johnson avertas pri senakorda Briteliro: sabate, la 17an de oktobro 2020, la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris , ke ne plu okazos intertraktadoj pri komerco kaj sekureco, se la Eŭropa Unio ne faros "fundamentan ŝanĝon de sia sinteno". Per televida alparolado vendredon [17 okt 2020], Johnson diris, ke lia lando preparu sin al la ebleco de senakorda Briteliro la 1an de januaro [2021]. Lia proparolanto diris la saman tagon: "La komercaj traktadoj finiĝis – Eŭropa Unio fakte finis ilin, kiam ĝi rifuzis ŝanĝi sian pozicion". Tamen li ne anoncis la intencon de Britio definitive forpaŝi el la traktada proceso. La prezidantino de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, diris per Tvitero: "Eŭropa Unio daŭre prilaboras la akordon, sed ne je kiu ajn prezo. Kiel planite, nia traktada teamo iros al Londono venontan semajnon por intensigi tiujn ĉi traktadojn." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Juna islamisto murdis kaj senkapigis instruiston en Francio: vendrede, la 16an de oktobro 2020, en nordokcidenta antaŭurbo de Parizo, Francio, ĉirkaŭ la 5-a vespere laŭ loka tempo, estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. Murdinta lin la 18-jara ĉeĉena islamisto provis ataki la alvenintajn policanojn, sed estis pafmortigita proksimume 600 metrojn for de la murdoloko. Antaŭ morti li kriis "Alahu Akbar" (Alaho estas granda) kaj svingis tranĉilon en unu mano kaj pafilon en la alia. (Legu ampleksan novaĵ-raporton en Vikinovaĵoj)