Teksto | Ekonomia kresko en Ĉinio: ĵaŭde, la 22an de oktobro 2020, la usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke kiam la plej multaj regionoj de la mondo ankoraŭ baraktis kontraŭ la kronvirusa malsano, Ĉinio refoje pruvis al la mondo, ke ekonomio povas rapide renormaliĝi post efika bridado de la epidemio. Ĉinio estas la unua lando, kiu ĉi-jare raportas ekonomian kreskon. La usona novaĵ-agentejo CNN rigardis la pasintajn kritikojn de okcidentaj politikistoj kontraŭ rimedoj prenitaj de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Ĝi diris, ke ĝuste la striktaj blokado kaj rimedoj de ekzamenado favoras al prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio. La lando ankaŭ aldonis multegajn investojn al grandaj infrastrukturaj projektoj por antaŭenigi la ekonomian kreskon, kaj ĝia centra banko ankaŭ plenumis sian respondecon. Tamen Eŭropo kaj Usono nun suferas novan pliigon de kronvirusaj kazoj. La mediato prognozis, ke la usona ekonomio restos en malbona stato ĝis kiam aperos drama redukto de la kronvirusaj kazoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)
Partio de Evo Morales gajnis prezidentan baloton en Bolivio: lunde, la 19an de oktobro 2020, unuaj rezultoj de la prezidenta baloto en Bolivio montris, ke la kandidato de la Movado al Socialismo Luis Arce ricevis 52 % de voĉdonoj, partio kies antaŭa gvidanto estis Evo Morales. Lia ĉefa rivalo Carlos Mesa ricevis proksimume 32 % kaj agnoskis sian malgajnon. Komentante la balotajn rezultojn, Evo Morales diris, ke Luis Arce "revenigos nian landon sur la vojon de ekonomia kresko". Evo Morales nun loĝas en Argentino. Li estis la unua prezidanto-indiĝeno en Sudameriko. Prezidanto de Venezuelo Nicolas Maduro gratulis, dum la Ŝtata Departamento de Usono esprimis neŭtralan vidpunkton. En Bolivio, la Movado al Socialismo ankaŭ gajnis la parlamentan plejmulton. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)
Boris Johnson avertas pri senakorda Briteliro: sabate, la 17an de oktobro 2020, la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris , ke ne plu okazos intertraktadoj pri komerco kaj sekureco, se la Eŭropa Unio ne faros "fundamentan ŝanĝon de sia sinteno". Per televida alparolado vendredon [17 okt 2020], Johnson diris, ke lia lando preparu sin al la ebleco de senakorda Briteliro la 1an de januaro [2021]. Lia proparolanto diris la saman tagon: "La komercaj traktadoj finiĝis – Eŭropa Unio fakte finis ilin, kiam ĝi rifuzis ŝanĝi sian pozicion". Tamen li ne anoncis la intencon de Britio definitive forpaŝi el la traktada proceso. La prezidantino de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, diris per Tvitero: "Eŭropa Unio daŭre prilaboras la akordon, sed ne je kiu ajn prezo. Kiel planite, nia traktada teamo iros al Londono venontan semajnon por intensigi tiujn ĉi traktadojn." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj) |