Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoIndiĝenoj en Kolombio manifestaciis en la ĉefurbo: lunde, la 19an de oktobro 2020, pluraj miloj da indiĝenoj manifestaciis kontraŭ la perforto, kiun ili suferas sur siaj teroj. Ili pace kolektiĝis en Placo Bolivar, kore de la ĉefurbo, post pluraj tagoj da longa vojaĝo. La indiĝenoj postulas esti aŭdataj de la prezidento Iván Duque, kiu pretekste de la danĝero de la kovim-19[Covid] pandemio ne akceptis ilin. Kolombio enkalkulas preskaŭ milionon da kazoj de Kovim-19, inter kiuj 28 000 mortintojn de antaŭ sep monatoj. La Indianoj tiam organizis simbolan proceson por denunci la kulpecon, laŭ ili, de la registaro, pri atenco kontraŭ iliaj fundamentaj rajtoj.(Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Pola kortumo ebligis malpermeson de abortigoj: ĵaŭde, la 22an de oktobro 2020, la Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke la aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de la feto, estas "malkongrua" al la konstitucio. Ekde 1993 abortigoj en Pollando estas permesitaj nur kaze de seksa perforto, incesto, minaco al la vivo de la patrino aŭ se temas pri misformita feto. 98% de la laŭleĝaj abortigoj okazas surbaze de la lasta premiso, sed la reganta dekstra partioJuro kaj Justeco preparis leĝprojekton, kiu fermos ankaŭ tiun ĉi vojon. Ĉi-jare en Pollando, kie loĝas 38 milionoj da homoj, okazas malpli ol 2000 laŭleĝaj abortigoj. Virinaj organizaĵoj asertas, ke ĝis 200 mil abortigoj okazas kontraŭleĝe aŭ eksterlande. La Konsilio de Eŭropo tuj kondamnis la verdikton. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ekonomia kresko en Ĉinio: ĵaŭde, la 22an de oktobro 2020, la usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke kiam la plej multaj regionoj de la mondo ankoraŭ baraktis kontraŭ la kronvirusa malsano, Ĉinio refoje pruvis al la mondo, ke ekonomio povas rapide renormaliĝi post efika bridado de la epidemio. Ĉinio estas la unua lando, kiu ĉi-jare raportas ekonomian kreskon. La usona novaĵ-agentejo CNN rigardis la pasintajn kritikojn de okcidentaj politikistoj kontraŭ rimedoj prenitaj de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Ĝi diris, ke ĝuste la striktaj blokado kaj rimedoj de ekzamenado favoras al prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio. La lando ankaŭ aldonis multegajn investojn al grandaj infrastrukturaj projektoj por antaŭenigi la ekonomian kreskon, kaj ĝia centra banko ankaŭ plenumis sian respondecon. Tamen Eŭropo kaj Usono nun suferas novan pliigon de kronvirusaj kazoj. La mediato prognozis, ke la usona ekonomio restos en malbona stato ĝis kiam aperos drama redukto de la kronvirusaj kazoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)