Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMalpermeso de nukleaj armiloj: en absoluta paradokso de la internacia diplomatio, la kvin membroj de la Konsilio pri Sekureco de UN estas ankaŭ la kvin landoj, kiuj ne subskribis tiun Traktaton pri malpermeso de la nukleaj armiloj. Francio, Ĉinio, Rusio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando eĉ premis siajn aliancanojn, por ke tiu traktato neniam naskiĝu, sed danke al Honduro, kiu ĵus ratifikis ĝin, la Traktato ekvalidos post tri monatoj. Sabate, la 20an de oktobro 2020, la Traktato pri Malpermeso de la Nukleaj Armiloj (TMNA) atingis do novan etapon, kiu ebligas sian ekvalidon. De nun, laŭ la internacia juro, la nukleaj armiloj oficiale estas kontraŭleĝaj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Ĉinio avertas kontraŭ Usono: vendrede, la 23an de oktobro 2020, la ĉina prezidento Xi JinPing avertis kontraŭ Usono, ke la ĉina popolo neniam kliniĝos fronte al minacoj kaj batalos kontraŭ invandontojn. Li diris: “Neniam ni restos senregaj, kiam nia suvereneco estas minacata kaj neniam ni permesos, ke ajn forto invadu aŭ dividu nian landon”, avertante Usonon kaj ties nunan politikon de atako kontraŭ la azia giganto sur diversaj frontoj. Sen specife aludi Vaŝingtonon aŭ ties prezidenton Donald Trump, la ĉina prezidento kondamnis la "unuflankismon, protektismon kaj egoismon ekstreman”, samkiel la “arogajn agojn, hegemoniajn kaj persekutajn, kiuj", li diris, "kondukas nin nenien”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Solidareco kun sendokumentuloj: sabate, la 19an de oktobro 2020, pluraj miloj da manifestaciantoj en Parizo paŝadis kun sendokumentuloj por postuli aranĝon pri reguligado de dokumentoj kaj favoran agadon de la registaro por la fremdaj laboristoj, kiuj estis "ĉe la avangardo" dum la sanitara krizo. La organizantoj postulas, krom la reguligon de la sendokumentuloj, la fermon de la Administraciaj detencentroj kaj loĝejojn por ĉiuj. La nombro de kontraŭleĝaj enmigrintoj en Francio estas taksata inter 300 000 kaj 600 000. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)