Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMigrantoj trans la Manikan Markolon: marde, la 27an de oktobro 2020, boato, kiuj transportis migrantojn renversiĝis marvaste de Dunkerque norde de Fancio. Kvar personoj mortis, inter kiuj du infanoj. La esploroj daŭras por trovi eventualajn malaperintojn. Enketo estis malfermita de la prokuroro de Dunkerque cele indentigi la kaŭzojn de tiu ŝippereo. La lastajn semajnojn, provoj trapasi la Manikan Markolon multobliĝas, kiel ankajdramoj. La lasta okazis en Sangatte, post malkovro sur plaĝo de korpo de viro, kiu surhavis savveŝton. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Malpermeso de nukleaj armiloj: en absoluta paradokso de la internacia diplomatio, la kvin membroj de la Konsilio pri Sekureco de UN estas ankaŭ la kvin landoj, kiuj ne subskribis tiun Traktaton pri malpermeso de la nukleaj armiloj. Francio, Ĉinio, Rusio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando eĉ premis siajn aliancanojn, por ke tiu traktato neniam naskiĝu, sed danke al Honduro, kiu ĵus ratifikis ĝin, la Traktato ekvalidos post tri monatoj. Sabate, la 20an de oktobro 2020, la Traktato pri Malpermeso de la Nukleaj Armiloj (TMNA) atingis do novan etapon, kiu ebligas sian ekvalidon. De nun, laŭ la internacia juro, la nukleaj armiloj oficiale estas kontraŭleĝaj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Ĉinio avertas kontraŭ Usono: vendrede, la 23an de oktobro 2020, la ĉina prezidento Xi JinPing avertis kontraŭ Usono, ke la ĉina popolo neniam kliniĝos fronte al minacoj kaj batalos kontraŭ invandontojn. Li diris: “Neniam ni restos senregaj, kiam nia suvereneco estas minacata kaj neniam ni permesos, ke ajn forto invadu aŭ dividu nian landon”, avertante Usonon kaj ties nunan politikon de atako kontraŭ la azia giganto sur diversaj frontoj. Sen specife aludi Vaŝingtonon aŭ ties prezidenton Donald Trump, la ĉina prezidento kondamnis la "unuflankismon, protektismon kaj egoismon ekstreman”, samkiel la “arogajn agojn, hegemoniajn kaj persekutajn, kiuj", li diris, "kondukas nin nenien”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)