Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-31
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDuon-miliono da usonanoj infektiĝis: la kronviruso infektis preskaŭ duon-milionon da usonanoj dum la lastaj sep tagoj de oktobro 2020, dum multaj regionoj montris novajn rekordojn da pozitivuloj kaj enhospitaligoj, laŭ informoj de novaĵ-agentejo Reuters. Dum la lasta semajno, la ŝtato Illinois identigis pli ol 31 000 kontaĝojn, dum la sanitaraj aŭtoritatuloj de Pensylvania ĵus informis pri nova maksimumo da tagaj kazoj. Rilate la mortigojn, dum la lastaj sep tagoj estas konfirmitaj pli ol 5 600 forpasintoj pro Kovim-19 [Covid-19]. Laŭ la kalkulo de la agentejo, Usono ĝis nun havas totalon de pli ol 225 000 da forpasoj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Migrantoj trans la Manikan Markolon: marde, la 27an de oktobro 2020, boato, kiuj transportis migrantojn renversiĝis marvaste de Dunkerque norde de Fancio. Kvar personoj mortis, inter kiuj du infanoj. La esploroj daŭras por trovi eventualajn malaperintojn. Enketo estis malfermita de la prokuroro de Dunkerque cele indentigi la kaŭzojn de tiu ŝippereo. La lastajn semajnojn, provoj trapasi la Manikan Markolon multobliĝas, kiel ankajdramoj. La lasta okazis en Sangatte, post malkovro sur plaĝo de korpo de viro, kiu surhavis savveŝton. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Malpermeso de nukleaj armiloj: en absoluta paradokso de la internacia diplomatio, la kvin membroj de la Konsilio pri Sekureco de UN estas ankaŭ la kvin landoj, kiuj ne subskribis tiun Traktaton pri malpermeso de la nukleaj armiloj. Francio, Ĉinio, Rusio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando eĉ premis siajn aliancanojn, por ke tiu traktato neniam naskiĝu, sed danke al Honduro, kiu ĵus ratifikis ĝin, la Traktato ekvalidos post tri monatoj. Sabate, la 20an de oktobro 2020, la Traktato pri Malpermeso de la Nukleaj Armiloj (TMNA) atingis do novan etapon, kiu ebligas sian ekvalidon. De nun, laŭ la internacia juro, la nukleaj armiloj oficiale estas kontraŭleĝaj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)