Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-11-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPola kortumo ebligis malpermeson de abortigoj: ĵaŭde, la 22an de oktobro 2020, la Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke la aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de la feto, estas "malkongrua" al la konstitucio. Ekde 1993 abortigoj en Pollando estas permesitaj nur kaze de seksa perforto, incesto, minaco al la vivo de la patrino aŭ se temas pri misformita feto. 98% de la laŭleĝaj abortigoj okazas surbaze de la lasta premiso, sed la reganta dekstra partioJuro kaj Justeco preparis leĝprojekton, kiu fermos ankaŭ tiun ĉi vojon. Ĉi-jare en Pollando, kie loĝas 38 milionoj da homoj, okazas malpli ol 2000 laŭleĝaj abortigoj. Virinaj organizaĵoj asertas, ke ĝis 200 mil abortigoj okazas kontraŭleĝe aŭ eksterlande. La Konsilio de Eŭropo tuj kondamnis la verdikton. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Malpermeso de nukleaj armiloj: en absoluta paradokso de la internacia diplomatio, la kvin membroj de la Konsilio pri Sekureco de UN estas ankaŭ la kvin landoj, kiuj ne subskribis tiun Traktaton pri malpermeso de la nukleaj armiloj. Francio, Ĉinio, Rusio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando eĉ premis siajn aliancanojn, por ke tiu traktato neniam naskiĝu, sed danke al Honduro, kiu ĵus ratifikis ĝin, la Traktato ekvalidos post tri monatoj. Sabate, la 20an de oktobro 2020, la Traktato pri Malpermeso de la Nukleaj Armiloj (TMNA) atingis do novan etapon, kiu ebligas sian ekvalidon. De nun, laŭ la internacia juro, la nukleaj armiloj oficiale estas kontraŭleĝaj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Migrantoj trans la Manikan Markolon: marde, la 27an de oktobro 2020, boato, kiuj transportis migrantojn renversiĝis marvaste de Dunkerque norde de Fancio. Kvar personoj mortis, inter kiuj du infanoj. La esploroj daŭras por trovi eventualajn malaperintojn. Enketo estis malfermita de la prokuroro de Dunkerque cele indentigi la kaŭzojn de tiu ŝippereo. La lastajn semajnojn, provoj trapasi la Manikan Markolon multobliĝas, kiel ankajdramoj. La lasta okazis en Sangatte, post malkovro sur plaĝo de korpo de viro, kiu surhavis savveŝton. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)