Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-11-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFrancio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo: tra la mondo lastatempe ruliĝas ondo de islamanaj protestoj, kaŭzitaj de karikaturoj pri profeto Mohamedo kaj vortoj de franca Prezidanto Emmanuel Macron pri neceso krei en Francio "novan islamon". Manifestacioj de indignuloj foje iĝas perfortaj. Pluraj homoj estas murditaj aŭ vunditaj en terorismaj atakoj. Dimanĉe, la 1an de novembro 2020, Vikinovaĵoj publikigis ampleksan artikolon pri reagoj tra la mondo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Islamisma Ĝihadismo en Mozambiko: dum la tri lastaj jaroj, centmiloj da personoj fuĝis el siaj hejmoj pro terorismaj atakoj en Kabo Delgado, provinco norde de Mozambiko – humanitara dramo, en kiu homoj amasiĝas sur plaĝoj, surboatiĝas por fuĝi de la danĝero kun siaj infanoj kaj personaj havaĵoj. Sub la premo de islamismaj ĝihadistoj en tiuprovinco, riĉa je natura gaso, kie miliardoj da eŭroj estas investitaj fare de fremdaj multnaciaj entreprenoj, la loĝantoj devis amase forlasi siajn hejmojn por eskapi la atakojn. La 27an de oktobro 2020, la ministro pri internaj aferoj, Amade Miquidade, kvalifikis la armitajn atakojn de la islamismaj teroristoj kiel krimon kontraŭ la homaro. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Duon-miliono da usonanoj infektiĝis: la kronviruso infektis preskaŭ duon-milionon da usonanoj dum la lastaj sep tagoj de oktobro 2020, dum multaj regionoj montris novajn rekordojn da pozitivuloj kaj enhospitaligoj, laŭ informoj de novaĵ-agentejo Reuters. Dum la lasta semajno, la ŝtato Illinois identigis pli ol 31 000 kontaĝojn, dum la sanitaraj aŭtoritatuloj de Pensylvania ĵus informis pri nova maksimumo da tagaj kazoj. Rilate la mortigojn, dum la lastaj sep tagoj estas konfirmitaj pli ol 5 600 forpasintoj pro Kovim-19 [Covid-19]. Laŭ la kalkulo de la agentejo, Usono ĝis nun havas totalon de pli ol 225 000 da forpasoj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)