Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-11-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPaco-movado en Israelo: la 4an de novembro 1995 Israela Ĉefministro Jicĥak Rabin, fervora defendanto de pacprocezo kun la Palestinanoj, estis mortigita per tri kugloj pafita de juda ekstremismulo post politika mitingo por paco kore de Tel-Avivo. 25 jarojn poste, pro la pandemio, parto de la memorfesto estis nuligita de la registaro. Laŭ israelaj maldekstraj manifestaciantoj, la simileco kun la nuna politika situacio en Israelo estas evidenta kaj danĝera. Laŭ ili, "25 jarojn poste, plu ekzistas malamo, provo de Netanjahu ataki ĉion, kio kontraŭas lin, ataki demokration kaj pacon". Manifestaciantoj paŝadis ĝis la rezidejo de la Ĉefministro Netanjahu por kuniĝi kun miloj da aliaj personoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo: tra la mondo lastatempe ruliĝas ondo de islamanaj protestoj, kaŭzitaj de karikaturoj pri profeto Mohamedo kaj vortoj de franca Prezidanto Emmanuel Macron pri neceso krei en Francio "novan islamon". Manifestacioj de indignuloj foje iĝas perfortaj. Pluraj homoj estas murditaj aŭ vunditaj en terorismaj atakoj. Dimanĉe, la 1an de novembro 2020, Vikinovaĵoj publikigis ampleksan artikolon pri reagoj tra la mondo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Islamisma Ĝihadismo en Mozambiko: dum la tri lastaj jaroj, centmiloj da personoj fuĝis el siaj hejmoj pro terorismaj atakoj en Kabo Delgado, provinco norde de Mozambiko – humanitara dramo, en kiu homoj amasiĝas sur plaĝoj, surboatiĝas por fuĝi de la danĝero kun siaj infanoj kaj personaj havaĵoj. Sub la premo de islamismaj ĝihadistoj en tiuprovinco, riĉa je natura gaso, kie miliardoj da eŭroj estas investitaj fare de fremdaj multnaciaj entreprenoj, la loĝantoj devis amase forlasi siajn hejmojn por eskapi la atakojn. La 27an de oktobro 2020, la ministro pri internaj aferoj, Amade Miquidade, kvalifikis la armitajn atakojn de la islamismaj teroristoj kiel krimon kontraŭ la homaro. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)