Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-11-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAfrikaj migrantoj en Kanarioj: en la hispana arkipelago Kanarioj, 12 000 migrantoj alvenis de post la jarkomenciĝo per improvizitaj boatoj, kaj preskaŭ 5 000 nur en oktobro. Viroj, virinoj kaj infanoj provas tian danĝeran marveturadon forirante de Maroko aŭ sub-sahara Afriko. La alveno en Kanarioj estis por kelkaj tiel severa kiel la marveturado: dekduo da gepatroj estis fakte apartigitaj de siaj infanoj dum pluraj semajnoj. (Legu la raporton en artikolo de la novaĵ-agentejo Neniam Milito Inter Ni)

Paco-movado en Israelo: la 4an de novembro 1995 Israela Ĉefministro Jicĥak Rabin, fervora defendanto de pacprocezo kun la Palestinanoj, estis mortigita per tri kugloj pafita de juda ekstremismulo post politika mitingo por paco kore de Tel-Avivo. 25 jarojn poste, pro la pandemio, parto de la memorfesto estis nuligita de la registaro. Laŭ israelaj maldekstraj manifestaciantoj, la simileco kun la nuna politika situacio en Israelo estas evidenta kaj danĝera. Laŭ ili, "25 jarojn poste, plu ekzistas malamo, provo de Netanjahu ataki ĉion, kio kontraŭas lin, ataki demokration kaj pacon". Manifestaciantoj paŝadis ĝis la rezidejo de la Ĉefministro Netanjahu por kuniĝi kun miloj da aliaj personoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo: tra la mondo lastatempe ruliĝas ondo de islamanaj protestoj, kaŭzitaj de karikaturoj pri profeto Mohamedo kaj vortoj de franca Prezidanto Emmanuel Macron pri neceso krei en Francio "novan islamon". Manifestacioj de indignuloj foje iĝas perfortaj. Pluraj homoj estas murditaj aŭ vunditaj en terorismaj atakoj. Dimanĉe, la 1an de novembro 2020, Vikinovaĵoj publikigis ampleksan artikolon pri reagoj tra la mondo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)