Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-11-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEkonomia kresko en Ĉinio: ĵaŭde, la 22an de oktobro 2020, la usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke kiam la plej multaj regionoj de la mondo ankoraŭ baraktis kontraŭ la kronvirusa malsano, Ĉinio refoje pruvis al la mondo, ke ekonomio povas rapide renormaliĝi post efika bridado de la epidemio. Ĉinio estas la unua lando, kiu ĉi-jare raportas ekonomian kreskon. La usona novaĵ-agentejo CNN rigardis la pasintajn kritikojn de okcidentaj politikistoj kontraŭ rimedoj prenitaj de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Ĝi diris, ke ĝuste la striktaj blokado kaj rimedoj de ekzamenado favoras al prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio. La lando ankaŭ aldonis multegajn investojn al grandaj infrastrukturaj projektoj por antaŭenigi la ekonomian kreskon, kaj ĝia centra banko ankaŭ plenumis sian respondecon. Tamen Eŭropo kaj Usono nun suferas novan pliigon de kronvirusaj kazoj. La mediato prognozis, ke la usona ekonomio restos en malbona stato ĝis kiam aperos drama redukto de la kronvirusaj kazoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Afrikaj migrantoj en Kanarioj: en la hispana arkipelago Kanarioj, 12 000 migrantoj alvenis de post la jarkomenciĝo per improvizitaj boatoj, kaj preskaŭ 5 000 nur en oktobro. Viroj, virinoj kaj infanoj provas tian danĝeran marveturadon forirante de Maroko aŭ sub-sahara Afriko. La alveno en Kanarioj estis por kelkaj tiel severa kiel la marveturado: dekduo da gepatroj estis fakte apartigitaj de siaj infanoj dum pluraj semajnoj. (Legu la raporton en artikolo de la novaĵ-agentejo Neniam Milito Inter Ni)

Paco-movado en Israelo: la 4an de novembro 1995 Israela Ĉefministro Jicĥak Rabin, fervora defendanto de pacprocezo kun la Palestinanoj, estis mortigita per tri kugloj pafita de juda ekstremismulo post politika mitingo por paco kore de Tel-Avivo. 25 jarojn poste, pro la pandemio, parto de la memorfesto estis nuligita de la registaro. Laŭ israelaj maldekstraj manifestaciantoj, la simileco kun la nuna politika situacio en Israelo estas evidenta kaj danĝera. Laŭ ili, "25 jarojn poste, plu ekzistas malamo, provo de Netanjahu ataki ĉion, kio kontraŭas lin, ataki demokration kaj pacon". Manifestaciantoj paŝadis ĝis la rezidejo de la Ĉefministro Netanjahu por kuniĝi kun miloj da aliaj personoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)