Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-11-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Pekin-ŝanhajaj trajnoj havos senbruajn vagonojn kaj sezonajn
biletojn
– En la sekvaj 5 jaroj, robotoj plenumos duonon de niaj laboroj
– Akvo estas eble trovebla en pluraj lokoj sur la Luno
– Okazis festivalo pri "brila tolo" en mjaǔ-vilaĝo de Guangxi
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Pekin-ŝanhajaj trajnoj havos senbruajn vagonojn kaj sezonajn
biletojn
Antaŭ la jarfino, la grandrapida fervojo inter Pekino kaj Ŝanhajo
liveros novajn servojn, ekzemple senbrua vagono kaj bileto sezona
aŭ rabatita por ke pasaĝeroj havu pli da elektebloj. La prov-servo
"senbrua vagono" liveros al pasaĝeroj pli kvietan kaj komfortan
etoson.
– En la sekvaj 5 jaroj, robotoj plenumos duonon de niaj laboroj
Monda Ekonomia Forumo prognozis, ke antaŭ la fino de 2025,
robotoj plenumos ĉirkaŭ duonon de la tutmondaj laboroj. Kaj
samtempe teknologia progreso kreos novajn postenojn. La
konkludo estas farita surbaze de enketo de la forumo al 300
grandaj kompanioj kiuj dungas 8 milionojn da homoj. Kreotaj novaj
postenoj rilatas al reklamado, amaskomunikado kaj aliaj laboroj
kiuj dependas de homfortoj.
– Akvo estas eble trovebla en pluraj lokoj sur la Luno

La 26-an de oktobro, Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio
de Usono anoncis, ke por la unua fojo oni detektis akvomolekulojn
ĉe surfaco de la Luno sub sunlumo, sur la kratero Clavius en la
suda duonglobo de la Luno. Tio signifas, ke akvo eble ekzistas en
pluraj lokoj sur la surfaco de la Luno.
– Okazis festivalo pri "brila tolo" en mjaǔ-vilaĝo de Guangxi
La 25-an de oktobro la unua festivalo pri "brila tolo" okazis en la
mjaǔ-a vilaĝo Wuying en la Ĝuang-a Aǔtonoma Regiono
Guangxi. "Brila tolo" estas tradicia manfarita tolo de lokaj mjaǔ-oj.
Pro la kompleksa kaj temporaba farado, tiu metiartaĵo iam
malaperis, sed lastatempe revigliĝis pro turismo. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidento Xi Jinping atentigas pri la
efiko de novaj modeloj de mildigo de malriĉeco, inkluzive de
turismo, sunenergio kaj retkomerco. En tiu ĉi specifa kazo, turismo
ankaŭ kontribuis por revivigi malaperintan metiartaĵon.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn