Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoHomofobio en Haitio: la konservativaj partoj de la haitia socio konsideras samseksajn rajtojn kiel “importitajn” de eksterlande. Protestantaj kaj katolikaj eklezioj publike esprimis sian malkonsenton pri leĝprojekto en Haitio kiu punos, unuafoje, diskriminacion surbaze de seksa orientiĝo. La eklezioj interpretis la tekston kiel komencon de ebligo de kontraŭleĝaj praktikoj kiel bestoseksemo kaj infanseksemo. En Haitio, la homofobiaj movadoj do aktiviĝas profitante de kontraŭkolonia diskurso, dirante, ke la ideologio de samseksemo estis importita de eksterlando. (Legu ampleksan raporton de GlobalVoices en Esperanto.)

Unuiĝintaj Nacioj subtenas Parizan Interkonsenton: merkrede, la 4an de novembro 2020, proparolanto de la UN diris, ke la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj pluraj landoj jam deklaris, ke protekti la Teron kaj la homaron kaj eviti klimatŝanĝiĝon estas tre grava tasko, kaj ke la UN firme plu subtenos la Parizan Interkonsenton. Proparolanto Stephane Dujarric diris, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres prezidos pintkunvenon en la 12a de decembro okaze de la 5a datreveno de la Pariza Interkonsento, kaj la subteno kaj fido de la UN al la forta kaj pozitiva Pariza Interkonsento ĉiam estassenŝanĝaj. Antaŭ unu jaro, Usono leteris al la UN, sciigante, ke ĝi komencos la procezon de retiro el la Pariza Interkonsento.Nun, unu jaron poste, la 4an de novembro 2020, Usono anoncis oficialan retiron, fariĝante la unika lando retiriĝinta el la interkonsento. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Afrikaj migrantoj en Kanarioj: en la hispana arkipelago Kanarioj, 12 000 migrantoj alvenis de post la jarkomenciĝo per improvizitaj boatoj, kaj preskaŭ 5 000 nur en oktobro. Viroj, virinoj kaj infanoj provas tian danĝeran marveturadon forirante de Maroko aŭ sub-sahara Afriko. La alveno en Kanarioj estis por kelkaj tiel severa kiel la marveturado: dekduo da gepatroj estis fakte apartigitaj de siaj infanoj dum pluraj semajnoj. (Legu la raporton en artikolo de la novaĵ-agentejo Neniam Milito Inter Ni)