Skizo | Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-10 |
Permesilo | ![]() |
Aŭskultu | |
Teksto | Centra Ameriko funebras pro la uragano Eta, laŭ la spertuloj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la klimata ŝanĝiĝo kaŭzas altigon de la supraĵaj temperaturoj de la oceanoj, kaj tio favorigas la formadon de pli fortaj ciklonoj, ege danĝeraj por la loĝantaro. Per siaj potencaj pluvegoj, la uragano Eta forbalais preskaŭ ĉiujn landojn de Centra Ameriko ĉi-semajne. Inundoj kaj terglitoj kaŭzis ĉirkaŭ 200 mortintojn aŭ malaperintojn. Gvatemalo estis aparte tuŝita, kun almenaŭ 150 mortintoj aŭ malaperintoj. Inter la aliaj tuŝataj landoj estas Panamo, Nikaragvo, kiel ankaŭ Kostariko, Salvadoro kaj la Ŝtato Ĉiapaso en Meksiko. La uragano daŭrigas sian irvojon en la Kariba Maro kaj povus trafi Kubon sekvan dimanĉon. Ĝi ankaŭ minacas la Kajmanajn insulojn kaj la sudon de Florido. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni, sabate, la 7an de novembro 2020) Homofobio en Haitio: la konservativaj partoj de la haitia socio konsideras samseksajn rajtojn kiel “importitajn” de eksterlande. Protestantaj kaj katolikaj eklezioj publike esprimis sian malkonsenton pri leĝprojekto en Haitio kiu punos, unuafoje, diskriminacion surbaze de seksa orientiĝo. La eklezioj interpretis la tekston kiel komencon de ebligo de kontraŭleĝaj praktikoj kiel bestoseksemo kaj infanseksemo. En Haitio, la homofobiaj movadoj do aktiviĝas profitante de kontraŭkolonia diskurso, dirante, ke la ideologio de samseksemo estis importita de eksterlando. (Legu ampleksan raporton de GlobalVoices en Esperanto.) Unuiĝintaj Nacioj subtenas Parizan Interkonsenton: merkrede, la 4an de novembro 2020, proparolanto de la UN diris, ke la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj pluraj landoj jam deklaris, ke protekti la Teron kaj la homaron kaj eviti klimatŝanĝiĝon estas tre grava tasko, kaj ke la UN firme plu subtenos la Parizan Interkonsenton. Proparolanto Stephane Dujarric diris, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres prezidos pintkunvenon en la 12a de decembro okaze de la 5a datreveno de la Pariza Interkonsento, kaj la subteno kaj fido de la UN al la forta kaj pozitiva Pariza Interkonsento ĉiam estassenŝanĝaj. Antaŭ unu jaro, Usono leteris al la UN, sciigante, ke ĝi komencos la procezon de retiro el la Pariza Interkonsento.Nun, unu jaron poste, la 4an de novembro 2020, Usono anoncis oficialan retiron, fariĝante la unika lando retiriĝinta el la interkonsento. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia) |