Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFiniĝis la milito inter Armenio kaj Azerbajĝano: Armenio kaj Azerbajĝano perate de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10a de novembro 2020. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1 300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas la nombron de siaj pereintoj. La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)

Soci-politika krizo en Usono: sabate, la 7an de novembro 2020, Joe Biden venkis en la balotado por la usona prezidenteco, dum la nuna Prezidento Donald Trump rifuzas agnoski sian malvenkon. Joe Biden venkis kun preskaŭ 52% da voĉdonoj, 4 milionoj pli ol por Donald Trump. La senĉesa politika kaoso kaj la ekonomia recesio en Usono daŭras, dum la usona popolo funebras jam centmilojn da mortoj pro Kovim-19. (Laŭ raporto de STUDIO)

Centra Ameriko funebras pro la uragano Eta, laŭ la spertuloj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la klimata ŝanĝiĝo kaŭzas altigon de la supraĵaj temperaturoj de la oceanoj, kaj tio favorigas la formadon de pli fortaj ciklonoj, ege danĝeraj por la loĝantaro. Per siaj potencaj pluvegoj, la uragano Eta forbalais preskaŭ ĉiujn landojn de Centra Ameriko ĉi-semajne. Inundoj kaj terglitoj kaŭzis ĉirkaŭ 200 mortintojn aŭ malaperintojn. Gvatemalo estis aparte tuŝita, kun almenaŭ 150 mortintoj aŭ malaperintoj. Inter la aliaj tuŝataj landoj estas Panamo, Nikaragvo, kiel ankaŭ Kostariko, Salvadoro kaj la Ŝtato Ĉiapaso en Meksiko. La uragano daŭrigas sian irvojon en la Kariba Maro kaj povus trafi Kubon sekvan dimanĉon. Ĝi ankaŭ minacas la Kajmanajn insulojn kaj la sudon de Florido. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni, sabate, la 7an de novembro 2020)