Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDetruado de biodiverseco: spertuloj opinias, ke eblas eviti "eraon de pandemioj", sed tio postulos drastan ŝanĝon de strategio. Ĵaŭde, la 5an de novembro 2020, raporto publikigita de scienca kaj politika Interregistara Platformo pri biodiverseco kaj ekosistemaj servoj (IPBES) diras; "La samaj homaj aktivecoj, kiuj kulpas pri la klimata ŝanĝiĝo kaj la perdo de biodiverseco, nutradas la riskon de pandemio pro ties efikoj kontraŭ nia medio. Ŝanĝoj en la maniero uzadi la teron; etendiĝo kaj intensigo de agrikulturo, nedaŭripovaj komerco, produktado kaj konsumado perturbas la medion kaj pliigas la kontaktojn inter faŭno, patogenaj agentoj kaj homoj. Tio estas la vojo al pandemioj". La spertuloj opinias, ke la kostoj de reduktado de la riskoj de pandemioj estas centoble malpli altaj ol la kosto de la respondo al tiuj pandemioj. Tio devus konsistigi "fortajn ekonomiajn instigojn por transformaj ŝanĝoj", ili opinias. (Laŭ raporto de Neniam Militio Inter Ni)

Finiĝis la milito inter Armenio kaj Azerbajĝano: Armenio kaj Azerbajĝano perate de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10a de novembro 2020. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1 300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas la nombron de siaj pereintoj. La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)

Soci-politika krizo en Usono: sabate, la 7an de novembro 2020, Joe Biden venkis en la balotado por la usona prezidenteco, dum la nuna Prezidento Donald Trump rifuzas agnoski sian malvenkon. Joe Biden venkis kun preskaŭ 52% da voĉdonoj, 4 milionoj pli ol por Donald Trump. La senĉesa politika kaoso kaj la ekonomia recesio en Usono daŭras, dum la usona popolo funebras jam centmilojn da mortoj pro Kovim-19. (Laŭ raporto de STUDIO)