Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoIslamisma barbarismo sur futbal-tereno: marde, la 10an de novembro 2020, estis raportite ke, pli ol 50 mozambikaj civiluloj estis senkapigitaj, pluraj el ili dismembrigitaj dum nova terorisma atako de grupo Islama Ŝtato en la provinco Cabo Delgado en la norda parto de Mozambiko. Laŭ informoj kolektitaj surloke, la civiluloj kaptitaj estis kondukitaj al proksima futbal-tereno tiel kruele murdote. Plejparte estis adoleskantoj ĵus cirkumciditaj, post partopreno al virmaturiĝa transiga rito. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Detruado de biodiverseco: spertuloj opinias, ke eblas eviti "eraon de pandemioj", sed tio postulos drastan ŝanĝon de strategio. Ĵaŭde, la 5an de novembro 2020, raporto publikigita de scienca kaj politika Interregistara Platformo pri biodiverseco kaj ekosistemaj servoj (IPBES) diras; "La samaj homaj aktivecoj, kiuj kulpas pri la klimata ŝanĝiĝo kaj la perdo de biodiverseco, nutradas la riskon de pandemio pro ties efikoj kontraŭ nia medio. Ŝanĝoj en la maniero uzadi la teron; etendiĝo kaj intensigo de agrikulturo, nedaŭripovaj komerco, produktado kaj konsumado perturbas la medion kaj pliigas la kontaktojn inter faŭno, patogenaj agentoj kaj homoj. Tio estas la vojo al pandemioj". La spertuloj opinias, ke la kostoj de reduktado de la riskoj de pandemioj estas centoble malpli altaj ol la kosto de la respondo al tiuj pandemioj. Tio devus konsistigi "fortajn ekonomiajn instigojn por transformaj ŝanĝoj", ili opinias. (Laŭ raporto de Neniam Militio Inter Ni)

Finiĝis la milito inter Armenio kaj Azerbajĝano: Armenio kaj Azerbajĝano perate de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10a de novembro 2020. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1 300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas la nombron de siaj pereintoj. La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)