Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMigrantoj dronis dum ŝippereo: ĵaŭde, la 12an de novembro 2020, la Internacia Organizo por Migradoj (IOM) en sia komunikaĵo raportis pri ŝippereo en Mediteraneo marvaste de la libia marbordo, kiu mortigis almenaŭ 70 personojn. Tridek korpoj grundis sur plaĝo okcidente de Libio. Kelkajn horojn poste, dronis alia boato transportanta pli ol 120 personojn, inter kiuj virinojn kaj infanojn, kio kaŭzis dudek mortojn. Bonŝance, 47 elsaviĝintoj estis transportitaj al la tero fare de la marborda patrolo kaj fiŝkaptistoj, sed 31 korpoj estis trovitaj dum la serĉado, kiu daŭras. De post la jarkomenciĝo, almenaŭ 900 personoj dronis en Mediteraneo, provante atingi la eŭropajn marbordojn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Omaĝe al Túpac Amaru: ĵaŭde, la 5an de novembro 2020, laŭ raporto de sud-amerika televida ĉeno Telesur, la gvidantino de la progresema movado Nova Peruo, Verónika Mendoza, anoncis sian kandidatiĝon al la prezidentaj elektoj de 2021 kiel tributo al la inkaa heroo Túpac Amaru. Verónika Mendoza koincidigis la anoncon de sia kandidatiĝo kun la 240a datreveno de la konata ribelo gvidata de la indiĝena gvidanto kontraŭ la regado de la hispana koloniismo. Dum la ceremonio okazinta en la loko nomata Tinta en la suda departemento Cusco, kie komenciĝis la batalo de Túpac Amaru, ŝi deponis florbukedon antaŭ lia monumento. Verónika Mendoza estas psikologo kaj antropologo 39-jara, kiu esploras pri la indiĝenaj popoloj. Ŝi diris,ke 240 jarojn post “tiu granda unua klopodo, la tasko ankoraŭ ne estas finita”, ĉar daŭre persistas “perforto, ekspluatado kaj diskriminacio”. Ŝi komdamnis la perforton de la rajtoj je digna laboro kaj sano, evidentigita dum la pandemio de Kovim-19 [Covid-19], samkiel la subpremojn de la grandaj bankoj kaj privataj fondusoj de administracio de pensioj. Ŝi alvokis konstrui novan landon per nova Konstitucio, kiu anstataŭu la novliberalan nunan konstitucion. Partoj de ŝia parolado estis eldiritaj en la keĉua lingvo kaj ankaŭ en la hispana. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Finiĝis la milito inter Armenio kaj Azerbajĝano: Armenio kaj Azerbajĝano perate de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10a de novembro 2020. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1 300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas la nombron de siaj pereintoj. La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)