Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPariza Paca Forumo: ĵaŭde, la 12an de novembro 2020, en la 3a Pariza Paca Forumo ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan parolon titolitan Komunaj Klopodoj por Batali kontraŭ Epidemio, Akceli Reprosperiĝon kaj Strebi al Paco. Li emfazis, ke alfronte al defioj diversaj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon [homaron]. En sia parolo Xi Jinping diris, ke nun rapide ŝanĝiĝis la monda strukturo kaj evidente kreskis necerteco pri la internacia situacio. La tutmonda defio devas esti respondita de la tuta mondo. Li prezentis tri proponojn.
Unue, unuiĝi kaj komune batali kontraŭ la epidemio. Li montris, ke ankoraŭ disvastiĝas la epidemio en la tuta mondo. Oni devas meti la vivon de la popolanoj sur la unuan lokon, plene sekvi la gvidan rolon de Monda Organizo pri Sano kaj antaŭenpuŝi internacian komunan regadon kaj preventadon kontraŭ la epidemio.
Due, malfermiĝi kaj kunlabori por akceli reprosperiĝon. Ĉinio praktikos novan disvolvan koncepton, konstruos novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝos altkvalitan disvolviĝon.
Trie, insisti pri justeco kaj protekti pacon. Ĉiuj flankoj devas insisti pri paca kunekzisto, respekti la disvolvajn rajton, vojon kaj formon de ĉiuj landoj, persisti en multflankismo, oponi ian ajn terorismon aŭ ekstremismon kaj protekti egalecon, justecon kaj pacon de la mondo. Xi Jinping emfazis, ke paco kaj disvolvado estas ĉeftemo de la epoko. Vizaĝante al la defioj ĉiuj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon [homaron]. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Migrantoj dronis dum ŝippereo: ĵaŭde, la 12an de novembro 2020, la Internacia Organizo por Migradoj (IOM) en sia komunikaĵo raportis pri ŝippereo en Mediteraneo marvaste de la libia marbordo, kiu mortigis almenaŭ 70 personojn. Tridek korpoj grundis sur plaĝo okcidente de Libio. Kelkajn horojn poste, dronis alia boato transportanta pli ol 120 personojn, inter kiuj virinojn kaj infanojn, kio kaŭzis dudek mortojn. Bonŝance, 47 elsaviĝintoj estis transportitaj al la tero fare de la marborda patrolo kaj fiŝkaptistoj, sed 31 korpoj estis trovitaj dum la serĉado, kiu daŭras. De post la jarkomenciĝo, almenaŭ 900 personoj dronis en Mediteraneo, provante atingi la eŭropajn marbordojn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Soci-politika krizo en Usono: sabate, la 7an de novembro 2020, Joe Biden venkis en la balotado por la usona prezidenteco, dum la nuna Prezidento Donald Trump rifuzas agnoski sian malvenkon. Joe Biden venkis kun preskaŭ 52% da voĉdonoj, 4 milionoj pli ol por Donald Trump. La senĉesa politika kaoso kaj la ekonomia recesio en Usono daŭras, dum la usona popolo funebras jam centmilojn da mortoj pro Kovim-19. (Laŭ raporto de STUDIO)