Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSocialismo en Ĉinio: la 16an kaj 17an de novembro 2020, en Pekino, okazis la tutlanda laborkunveno pri ĉiuflanka jur-regado de Ĉinio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping akcentis en la parolado, ke oni devas senŝanceliĝe iri sur la socialisma jur-rega vojo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenigi modernigon de ŝtata rega sistemo kaj rega kapablo. Xi Jinping diris, ke oni devas persisti sur la nova vojo al ĉiuflanka konstruado de socialisma moderniga lando, kaj oni devas rapidigi formiĝon interalie de sciencteknika novigo, publiksanon, biologian sekurecon, ekologian civilizacion, risko-preventon, eksteran jur-regadon kaj aliajn gravajn kampojn, bezonatajn de la lando. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Protestoj en Pollando: la streĉiteco plu kreskas en Pollando. En Varsovio, pluraj miloj da ekstremdekstruloj marŝadis merkrede, la 11-an de novembro [2020], manifestaciante je la Nacia tago de sendependeco, spite la malpermeson de la municipaj aŭtoritatoj pro la pandemio Kovim-19 [Covid-19]. La manifestacio aĉiĝis, kiam ekstremdekstraj aktivuloj ekflamigis apartementon, kiu elmetis ĉielarkan flagon. La partoprenintoj, inter kiuj granda parto ne surhavis maskojn, skandis: "Dio, honoro, patrio!". Okazis eĉ, ke oni atakis la policon, vundinte 35 policajn oficirojn, tri el kiuj plu estas en malsanulejo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Unuiĝintaj Nacioj kritikas Usonon: laŭ raporto de la 3a de novembro 2020 de ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, la reguloj truditaj al Kubo negative kaj damaĝe influas la interesojn de Eŭropa Unio kaj perfortas la normojn ĝenerale akceptitajn pri la internacia komerco. La dokumento de la UN-estro pri tiu ĉi temo publikiĝas ĉiujare sub la titolo "Bezono ĉesigi la usonan blokadon ekonomian, komercan kaj financan trudatan de Usono kontraŭ Kubo". La raporto enhavas kontribuon de 160 membroŝtatoj de la multflanka organo, inkluzive de EU. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)