Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSoci-politika krizo en Usono: sabate, la 7an de novembro 2020, Joe Biden venkis en la balotado por la usona prezidenteco, dum la nuna Prezidento Donald Trump rifuzas agnoski sian malvenkon. Joe Biden venkis kun preskaŭ 52% da voĉdonoj, 4 milionoj pli ol por Donald Trump. La senĉesa politika kaoso kaj la ekonomia recesio en Usono daŭras, dum la usona popolo funebras jam centmilojn da mortoj pro Kovim-19. (Laŭ raporto de STUDIO)

Protestoj en Pollando: la streĉiteco plu kreskas en Pollando. En Varsovio, pluraj miloj da ekstremdekstruloj marŝadis merkrede, la 11-an de novembro [2020], manifestaciante je la Nacia tago de sendependeco, spite la malpermeson de la municipaj aŭtoritatoj pro la pandemio Kovim-19 [Covid-19]. La manifestacio aĉiĝis, kiam ekstremdekstraj aktivuloj ekflamigis apartementon, kiu elmetis ĉielarkan flagon. La partoprenintoj, inter kiuj granda parto ne surhavis maskojn, skandis: "Dio, honoro, patrio!". Okazis eĉ, ke oni atakis la policon, vundinte 35 policajn oficirojn, tri el kiuj plu estas en malsanulejo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Finiĝis la milito inter Armenio kaj Azerbajĝano: Armenio kaj Azerbajĝano perate de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10a de novembro 2020. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1 300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas la nombron de siaj pereintoj. La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)