Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa mondo devas unuiĝi kaj kunlabori: vendrede, la 20an de novembro, António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke diverslandaj gvidantoj de Grupo 20 unuiĝu kaj kunlaboru por respondi al la nunaj minacoj kaj defioj alportitaj de la epidemio, klimata ŝanĝigo kaj peza ŝuldo de evoluantaj landoj. Guterres diris en gazetara konferenco okazinta en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ke li ĉeestis per video-ligo la Pintan Konferencon de G20 okazinta de la 21a ĝis la 22a de novembro [2020] kaj prezentis klaran informon, t.e. “Ni devas unuiĝi kaj kunlabori”. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Finiĝis la milito inter Armenio kaj Azerbajĝano: Armenio kaj Azerbajĝano perate de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10a de novembro 2020. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1 300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas la nombron de siaj pereintoj. La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)

Soci-politika krizo en Usono: sabate, la 7an de novembro 2020, Joe Biden venkis en la balotado por la usona prezidenteco, dum la nuna Prezidento Donald Trump rifuzas agnoski sian malvenkon. Joe Biden venkis kun preskaŭ 52% da voĉdonoj, 4 milionoj pli ol por Donald Trump. La senĉesa politika kaoso kaj la ekonomia recesio en Usono daŭras, dum la usona popolo funebras jam centmilojn da mortoj pro Kovim-19. (Laŭ raporto de STUDIO)