Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRusia pacprotektanta forto en Kaŭkazio: vendrede, la 20an de novembro [2020], rusia nacidefenda ministro Sergej Ŝojgu diris, ke Rusio plenumis aranĝon de pacprotekta forto en Nagorno-Karabaĥo kaj jam komencis la pacprotektan taskon tie. Rusio sendis 1 960 pacprotektantojn kaj diversajn militajn ekipaĵojn en la regionon. La 9an de novembro la gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis deklaron pri batalhalto en la regiono Nagorno-Karabaĥo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

La mondo devas unuiĝi kaj kunlabori: vendrede, la 20an de novembro, António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke diverslandaj gvidantoj de Grupo 20 unuiĝu kaj kunlaboru por respondi al la nunaj minacoj kaj defioj alportitaj de la epidemio, klimata ŝanĝigo kaj peza ŝuldo de evoluantaj landoj. Guterres diris en gazetara konferenco okazinta en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ke li ĉeestis per video-ligo la Pintan Konferencon de G20 okazinta de la 21a ĝis la 22a de novembro [2020] kaj prezentis klaran informon, t.e. “Ni devas unuiĝi kaj kunlabori”. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Protestoj en Pollando: la streĉiteco plu kreskas en Pollando. En Varsovio, pluraj miloj da ekstremdekstruloj marŝadis merkrede, la 11-an de novembro [2020], manifestaciante je la Nacia tago de sendependeco, spite la malpermeson de la municipaj aŭtoritatoj pro la pandemio Kovim-19 [Covid-19]. La manifestacio aĉiĝis, kiam ekstremdekstraj aktivuloj ekflamigis apartementon, kiu elmetis ĉielarkan flagon. La partoprenintoj, inter kiuj granda parto ne surhavis maskojn, skandis: "Dio, honoro, patrio!". Okazis eĉ, ke oni atakis la policon, vundinte 35 policajn oficirojn, tri el kiuj plu estas en malsanulejo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)